Читаем Robinsono Kruso полностью

         Tie-ĉi, mi preskaŭ perdis mian ŝarĝon, ĉar la terbordo estis sur deklivo, tiel ke ne estis loko por surteriĝi, escepte ke unu parto de la floso kuŝas tiel alte, kaj la alia parto tiel malalte, ke ĉiuj miaj aĵoj defalus. Estis necese, ke mi atendu la enfluon. Tiam, kiam la maro profundiĝis unu futo plu, mi puŝegis la floson sur ebenan pecon da tero, por ĝin alligi tie ŝnurege, kaj enpuŝis miajn du remilojn en la sablon, unu ĉiuflanke de la floso. Tiel mi ĝin lasis kuŝi atendante la forfluon; tiam, ĝi kun ĝia ŝarĝo sidis bone surteron.

         Mi ekvidis, ke estas birdoj sur la insulo, kaj mi mortpafis unu. Mia pafilpafo sendube estis la unua, kiu aŭdiĝas tie post la kremondo; ĉar, ĝiasone tutaj birdaroj forflugis de ĉiu parto de la arbaro kun laŭtaj krioj. Forme, la beko de tiu, kiun mi pafis, estis simile al akcipitro, sed ungegoj senlonge.

         Mi nun revenis al mia floso por elflosigi miajn provizaĵojn, kiu okupis min tagrestaĵe. Mi ne sciis kion fari nokte, nek kie trovi taŭgan lokon, por meti miajn provizaĵojn. Mi ne ŝatis kuŝiĝi sur la teron, pro timo je sovaĝaj bestoj, kiel ankaŭ je serpentoj, sed ne ekzistis kaŭzon por timo, kiel mi poste eltrovis. Laŭeble, mi metis la kestojn kaj tabulojn ĉirkaŭ mi, kiu faris ian budon, pornokte.

         Ĉar estis multe da provizoj en la ŝipo, kiu eble estos utilaj al mi, mi bone pensis ilin tuj surterigi; sciante, ke la unua ventego disrompos la ŝipruinon. Tial mi veturis al la ŝipo kaj zorgis ke mi ne ree troŝarĝu mian floson.

         Unue, mi serĉis la ilkeston, kaj trovis kelke da sakoj da najloj, najlegojn, segilojn, tranĉilojn kaj tiajn objektojn, sed inter ĉio, kion mi trovis, la plej bona estis ŝtono per kiu mi povis akrigi miajn ilojn. Estis tie du aŭ tri botelegojn, kelke da sakegoj da pafaĵoj, kaj volvo da plumbo; sed mi ne havis la forton por suprenlevi la plumbo al la ŝipflanko por ke mi ĝin ŝarĝu sur mian floson. Estis tie ankaŭ kelke da ekstraj veloj, kiujn mi terenportis.

         Mi iom timis, ke sovaĝaj bestoj, se ne homoj, eble forportos miajn provizojn; sed revenante, mi trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, kaj foriris.

         Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.

         Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la moron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej multa parto de la ŝarĝo estis ŝnuregoj, kiuj ne estus tre utilaj al mi.

         Tiamaniere, mi pasigis la dekdu tagojn, sur la insulo, kaj mi surterigis ĉion, kiun unu paro de manoj eble povis levi; kvankam, se la maro estus trankvila, mi eble estus povinta surterigi la tutan ŝipŝarĝon, pecon post pecon.

         Kiam mi naĝis la lastan fojon al la ŝipruino, la vento blovis tiel severege ke mi decidis iri la sekvantan fojon laŭ forfluo. Mi trovis iom da teo kaj kelke da ormoneroj; sed rilate al la oro, ĝi ridigis min, kiam mi ĝin rigardis. “Ho senutilaĵo!” mi diris, “vi ne povas utili ion al mi! Mi vin ne zorgas savi. Restu, kie vi kuŝas, ĝis la ŝipo pereos; tiam, pereu vi kune kun ĝi.”

         Tamen, mi pripensis, ke estos egalbone por mi kunpreni ĝin; tial mi ĝin metis en pecon de velo, kaj ĝin ĵetis sur la ferdekon, por ke mi ĝin metu sur la floson. Baldaŭ la vento blovis de la marbordo, tial estis necese, ke mi nun rapide re- naĝu; ĉar mi sciis, ke je la turniĝo de la fluo mi trovus malfacilaĵon por atingi la terbordon. Sed, spite la ventego, mi sendanĝere atingis mian budon. Tagiĝe, mi elpuŝis mian kapon el la budo okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin dudekojn do futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

100 великих загадок Африки
100 великих загадок Африки

Африка – это не только вечное наследие Древнего Египта и магическое искусство негритянских народов, не только снега Килиманджаро, слоны и пальмы. Из этой книги, которую составил профессиональный африканист Николай Непомнящий, вы узнаете – в документально точном изложении – захватывающие подробности поисков пиратских кладов и леденящие душу свидетельства тех, кто уцелел среди бесчисленных опасностей, подстерегающих путешественника в Африке. Перед вами предстанет сверкающий экзотическими красками мир африканских чудес: таинственные фрески ныне пустынной Сахары и легендарные бриллианты; целый народ, живущий в воде озера Чад, и племя двупалых людей; негритянские волшебники и маги…

Николай Николаевич Непомнящий

Приключения / Научная литература / Путешествия и география / Прочая научная литература / Образование и наука