Mi devis kuŝiĝi malhelige ĝis mi faris lampon, per kaprograso metita en argilujon, kaj peceto da kanabo kiel meĉo, farante bonan lumon. Trovinte uzon por la sako enhavinta la nutraĵon kortbirdaran surŝipe, mi elĵetis la ŝelojn. Estis ĝuste kiam falas la pluvegoj, kaj kelkmonate, elkreskis trunketoj do rizo, tritiko kaj sekalo. Tempe, la greno maturiĝis kaj mi ĝin konservis kaj zorge semis ĉiujare; sed mi ne povis fanfaroni pri rikolto de tritiko ĝis post tri jaroj, kiel baldaŭ estos montrata.
Nesonĝita afero nun okazis sur la insulo kiu timegis min. Jen, la tero tremegadis, kiu deĵetis teron de la stonaĵo kun laŭta krako — ree okazis tremo — kaj nun tero defalis de la tegmento de mia kaverno. La maro ne vidiĝis kiel antaŭe, ĉar la tremoj tie estis tiel fortegaj kiel sur la tero. La movado de la tero malsanigis min, kaj estis bruo kaj kriego ĉirkaŭ mi.
Triafoje tia tremo okazis; kaj kiam ĝi pasiĝis, mi sidis senmove sur la tero nesciante kion fari. Tiam la nuboj malklariĝis, la vento leviĝis, arboj elradikiĝis, la maro ŝaŭmamasiĝis, kaj granda parto de la insulo ruiniĝis per la ventego. Mi pensis, ke la mondo finiĝas. Trihore, ĉio trankviliĝis, sed pluvo falis tiun tutan nokton kaj grandan parton de la sekvanta tago. Kvankam tute lacigita, mi nun devis movi miajn aĵojn al sendanĝera loko.
Mi sciis, ke mi ja bezonos ilojn, kaj estos necese, ke mi akrigu ilin sur la ŝtono, ĉar ili estis malakraj kaj eluzitaj. Sed, ĉar du manoj estas necesaj por surteni la ilon, mi ne povis turni la ŝtonon; tial mi faris radon per kiu mi povis ĝin turni piede. Tio ne estis facila tasko, sed fine mi elfarigis ĝin.
Kelkatage, la pluvo faladis kaj malvarma tremfrosto min venkis; baldaŭ mi malsaniĝis. Mi havis dolorojn en mia kapo, nokte mi ne povis dormi, kaj miaj pensoj estis malkvietaj kaj strangaj. Jen mi ektremis pro malvarmo, kaj jen pro varmego kun svensvetoj, po seshore. Malsanante, mi devis foriri kun mia pafilo por havigi nutraĵon. Mi mortpafis kapron, sed estis malfacila tasko ĝin alporti domon, kaj pli multe, ĝin kuiri.
Mi pasis la sekvantan tagon lite, kaj sentis duonmorte pro soifo; ja, mi estis tro malforta por leviĝi, por trinki. Mi kuŝis kaj ploris, trahore kriis infane: “Sinjoro, rigardu min! Sinjoro, rigardu min!”
Fine, la atako finiĝis, kaj mi ekdormis kaj ne vekiĝis ĝis tagiĝo. Mi sonĝis, ke mi kuŝas sur la tero, kaj ke mi ekvidas viron; malsuprenirante de granda nigra nubo flamlume. Kiam li staris surtere, ĝi ektremis same kiel antaŭ kelke da tagoj; kaj tuta mondo ŝajnas plenfajre. Li alproksimiĝis kaj diris al mi. “Ĉar mi ekvidas, ke en ĉiuj-ĉi malĝojoj vi ne preĝis, vi devis morti.” Tiam mi vekiĝis, kaj eltrovis, ke ĝi estis sonĝo. Malforta kaj maltrankvila, mi timis la tutan tagon, ke mia atako reokazos.
Tro malsana por foriri kun mia pafilo, mi sidis sur la marbordo por mediti, kaj miaj pensoj kuris jene: “Kio estas la moro, kio estas cirkaŭ mi? Ne povis esti dubo, ke la mano, kiu ĝin kreis, ankaŭ kreis la aeron, la teron, la ĉielon. Kaj kiu estas tiu ? Estas Dio, kiu faris ĉion. Nu, tial, se Dio faris ĉion, devis esti Li, kiu regas ĉion; kaj se tiel, nenio en la tuta vico da Liaj faraĵoj povas okazi, pri kiuj Li ne scias. Tial Dio scias kiel malsana kaj malĝoja mi estas, kaj Li volas, ke mi estu tie-ĉi. Kial? Dio.
Tiam ia voĉo ŝajne diris: “Ĉu vi demandis, kial Dio faras tion al vi? Demandu, kial vi ne estis mortpafita de la Maŭroj, kiuj surŝipiĝis, kaj prenis la vivon de viaj kunuloj. Demandu, kial vi ne estis disŝirita de la sovaĝaj bestoj ĉe la marbordo. Demandu, kial vi ne malleviĝis en la profundan maron kune kun la ceteraj ŝipanoj, anstataŭ ol bone atingi la insulon.
Tiam profundo dormo venkis min, kaj vekiĝante estis sendube la triahoro morgaŭtage, laŭ la sunradioj; ja, eble estis pli malfrua tago ĉar mi opinias, ke tiu certe estis la tago, kiun mi ne markis sur mia fosto, ĉar, poste, mi eltrovis mankon da unu entranĉo.
Mi nun prenis de mia magazeno la Libron de la Dia Vorto, kiun mi jam alportis el la ŝipruino kaj ĝisnune mi ne legis eĉ unu paĝon. Miaj okuloj falis sur kvar vortojn, ŝajnante enmetite por mia tiama konsolo; tiel bone ili fortigis miajn esperojn, kaj tuŝis la veran fonton de mia timo. Estis la jenaj: “Mi vi ne forlasos.” Ili loĝas en mia koro ĝisnune. Mi mallevis la libron por preĝi. Mia krio estis, “Dio mia, min helpu ami kaj lerni Viajn vojojn.” Estis la unua fojo kiam mi sentis ke Dio estas proksima kaj aŭdas min, Koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; ĉar nun nova forto eniris en min, kaj ŝanĝigis miajn ĉagrenojn kaj ĝojojn.
Parto III