Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

<p>ARKADIJ GAJDAR</p><p>TIMUR KAJ LIA TACHMENTO</p><p><emphasis>Tradukis el la rusa lingvo: </emphasis><emphasis>E. S. Pervertajlo kaj </emphasis><emphasis>(la kantojn) R. Grinshpan</emphasis></p>

Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Vershajne li estis che la fronto.

En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Jhenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.

Shovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Jhenja malkontente staris antau Olga, kiu estis diranta al shi:

— Mi veturos kun la ajhoj, kaj vi ordigos la loghejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste shlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la pachjo tiun chi telegramon. Poste eltrajnighu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…

— Mi estas same la via…

— Jes… sed mi estas pli agha… kaj finfine tiel ordonis la pachjo.

Kiam en la korto ekbruis la forveturanta auto, Jhenja suspiris kaj chirkaurigardis. Chie regis hhaoso kaj malordo. Shi proksimighis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.

Estu Olga pli agha, kaj dume endas shin obei! Sed tamen che shi, che Jhenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, busho, brovoj. Kaj vershajne estos sama shia karaktero.

Shi streche ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis chifonon, deprenis de la tablo la tukon, shovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, pushis al la sojlo la rubajharon.

Baldau ekzumis la primuso.

La planko estis kovrita per akvo. En la tolajha zinka trogo siblis kaj krevetis saposhaumo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en rugha robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etagho, kuraghe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.

Automobilo kuregis sur vasta suna vojo. Metinte la piedojn sur la valizon, kaj apogante sin sur molan pakajhon, Olga sidis sur plektita fotelo. Sur shiaj genuoj kushis rufa katido kaj tauzis per la piedetoj bukedon da cejanoj.

Che la trideka kilometro ilin atingis ekspedicia rugharmea autokolono. Sidante sur lignobretoj vice, la rugharmeanoj tenis fusilojn intergenue kaj akorde kantis.

Che la sonoj de la kanto vaste malfermighis fenestroj de la domoj. De malantau la bariloj, pordegoj elkuris ghojaj knaboj. Ili mansvingadis, jhetadis al la rugharmeanoj ankorau nematurighintajn pomojn, kaj kriis poste huraon kaj tuj komencis batalojn, militojn, enhakighante en artemizion kaj urtikon, atakante kavaleri-impete.

La automobilo turnis sin al somerdoma vilagheto, kaj haltis antau negranda, hederkovrita vilao.

La shoforo kun helpantoj malfermis la auton, kaj elprenis la ajhojn. Olga malshlosis la vitrumitan verandon.

De tie estis videbla granda, nezorgata ghardeno. En la profundo de la ghardeno staris malgracia duetagha kabano, super la tegmento de kiu flirtis malgranda rugha flageto.

Olga revenis al la auto. Al shi venis energia nejuna virino. Tiu estis najbarino, laktoliverantino. Shi entreprenis ordigi la somerdomon, lavi la fenestrojn, plankon, murojn.

Dum la najbarino dismetis pelvojn kaj chifonojn, Olga prenis la katidon kaj iris en la ghardenon.

Sur la trunko de cherizarboj bekitaj de paseroj, brilis varma rezino. Forte odoris je ribo, kamomilo kaj artemizio. Kovrita per musko, la tegmento de la kabano estis truhava, kaj el la truoj etendighis supren kaj malaperis inter la arboj iuj maldikaj shnuroj.

Olga trapasis avelujon, kaj vishis de la vizagho araneajhon. Kio okazis? La rugha flago super la tegmento jam mankis, tie staris nur bastono.

Tuj Olga ekaudis rapidan, alarmitan flustradon. Subite, rompante sekajn vergojn, peza shtupetaro — tiu, kiu estis almetita al la fenestro de la subtegmento —, kun knaro obtuze falis apud la muron, subigante lapojn.

La shnuroj super la tegmento ektremis. Gratinte la manojn, la katido saltis en urtikon. Senkomprene Olga haltis, chirkaurigardis, atente auskultis. Sed nek inter la verdajho, nek post la barilo, nek en la nigra kvadrato de la kabanfenestro io estis videbla kaj audebla.

Shi revenis al la peroneto.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Дым без огня
Дым без огня

Иногда неприятное происшествие может обернуться самой крупной удачей в жизни. По крайней мере, именно это случилось со мной. В первый же день после моего приезда в столицу меня обокрали. Погоня за воришкой привела меня к подворотне весьма зловещего вида. И пройти бы мне мимо, но, как назло, я увидела ноги. Обычные мужские ноги, обладателю которых явно требовалась моя помощь. Кто же знал, что спасенный окажется знатным лордом, которого, как выяснилось, ненавидит все его окружение. Видимо, есть за что. Правда, он предложил мне непыльную на первый взгляд работенку. Всего-то требуется — пару дней поиграть роль его невесты. Как сердцем чувствовала, что надо отказаться. Но блеск золота одурманил мне разум.Ох, что тут началось!..

Анатолий Георгиевич Алексин , Елена Михайловна Малиновская , Нора Лаймфорд

Фантастика / Проза для детей / Короткие любовные романы / Любовное фэнтези, любовно-фантастические романы / Фэнтези
Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Детективы / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика