Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

— Knabachoj petolas tra fremdaj ghardenoj — klarigis al Olga la laktoliverantino. — Hierau che la najbaroj du pomarbojn iu senfruktigis, rompis pirarbojn. Tiaj homoj estas… huliganoj. Mia filo, karulino, soldatighis. Forveturante, li ech vinon ne trinkis. "Adiau — li diris — panjo." Kaj li foriris, ekfajfinte. Vespere, kiel devas tio esti, mi ektristis, ploris. Nokte mi vekighis kaj shajnis al mi, iu tra la korto shteliras, susuras. Nu, mi pensas, mi estas nun homo sola, neniu min defendas… Chu multo estas bezonata por mi, maljunulino? Oni per briko min povas bati kaj nenio de mi restos. Tamen dio savis min, nenio estis shtelita. lu susuris, susuris kaj foriris. Barelo staris en la korto — el kverko, ech du homoj ne povus movi ghin. Do, oni ghin rulis dudek pashojn al la pordego. Jen estas la rezulto. Kaj kiu estis, kiuj homoj — la afero restas malklara.

En krepusko, kiam la ordigado estis finita, Olga eliris sur la peroneton. Tiam el la leda ujo zorge shi prenis blankan, perlamote brilan akordionon — donacon de la patro, kiun li sendis al shi okaze de la naskightago.

Shi metis la akordionon sur la genuojn, surmetis la rimenon sur la shultron kaj komencis ludi la muzikon de kanto, antau nelonge audita.

Se mi nur unu fojonVin povus revidi…Se mi nur unu fojon…Kaj tri… kaj kvin…Sur la aeroplan'Scios vi neniam,Kiel mi ghis mateno, atendis nokte vin.Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!Jen vi jam forflugis al la malproksim'Kiam vi revenos?Chu en temp' baldaua?Iam vi revenu, por revidi nin.

Jam kiam Olga estis kantanta la kanton, shi kelkfoje mallonge streche rigardis direkte al malhela arbusto, kiu kreskis en la korto, apud la barilo.

Fininte la ludadon, shi rapide revenis kaj, turninte sin al la arbusto, laute demandis:

— Auskultu! Pro kio vi kashas vin, kaj kion vi bezonas chi tie?

De post la arbusto eliris homo en ordinara blanka kostumo. Li klinis la kapon kaj ghentile respondis al shi:

— Mi ne kashas min. Mi mem estas aktoro iugrade. Mi ne volis geni vin. Pro tio mi staris kaj auskultis.

— Vi povus stari kaj auskulti de la strato. Sed vi ial grimpis trans la barilon.

Chu mi? Chu grimpis? — ofendighis la homo. - Pardonu, mi ne estas kato. Tie che la angulo estas rompitaj tabuloj kaj mi de la strato penetris tra la truo.

— Kompreneble! — mokis Olga. - Jen estas la pordo. Bonvolu penetri tra ghi reen al la strato.

La homo estis obeema. Dirante ech ne unu vorton, li iris tra la pordo, riglis ghin post si. Kaj tio plachis al Olga.

— Atendu! — descendante shtupon, shi haltigis lin. — Kio vi estas? Chu aktoro?

— Ne — respondis la homo. - Mi estas ingheniero-mekanikisto, sed en libera tempo mi ludas kaj kantas en nia uzina operejo.

— Auskultu — neatendite simple Olga proponis al li. — Akompanu min al la stacidomo. Mi atendas la malpli aghan fratinon. Jam estas mallume, malfrue, sed shi ne venas. Memoru, mi neniun timas, mi simple ne konas la chi-tieajn stratojn. Tamen haltu, kial vi malfermas la pordon? Vi povas atendi min che la barilo.

Shi forportis la akordionon, surmetis sur la shultrojn tukon kaj eliris sur la malhelan straton, aromantan je roso kaj floroj.

Olga estis malkontenta pri Jhenja kaj pro tio kun sia kunulo parolis malmulte. Li diris al shi, ke li estas Georgij Garajev, ke li laboras kiel ingheniero en automobila uzino.

Atendante Jhenjan, ili vidis preterpasi du trajnojn, kaj fine venis la lasta, la tria.

— Kun tiu sentauga knabinacho oni havas amason da problemoj! — kolere ekkriis Olga. - Nu, se mi havus kvardek au almenau tridek jarojn! Ja shi havas dek tri, sed mi — dek ok, kaj pro tio shi tute ne obeas min.

— Kvardek tute ne necesas — decide diris Georgij. — Dek ok estas multe pli bone! Vi ne maltrankvilu. Via fratino venos morgau matene.

La stacia perono senhomighis. Georgij elposhigis cigaredojn. Tuj al li alvenis du impertinent-aspektaj buboj kaj, atendante fajron, elposhigis siajn cigaredojn.

— Juna homo — ekbruligante alumeton kaj lumigante la vizaghon de la pliagha, Georgij ekparolis. — Antau ol veni al mi kun cigaredo, endas saluti, mi ja havis honoron konatighi kun vi en la parko, kie vi diligente rompis tabulon el la nova barilo. Vi estas Mikaelo Kvakin, chu jes?

La bubo eksnufis, retirighis kaj Georgij estingis la cigaredon, prenis Olgan je la kubuto kaj kondukis shin hejmen.

Kiam ili foriris, la dua bubo shovis la salivitan cigaredon post la orelon kaj senzorge demandis.

— Tiu propagandisto de kie venis? Chu li estas chi-tiea?

— Chi-tiea — nevole respondis Kvakin. — Li estas onklo de Timchjo Garajev. Endas kapti Timchjon kaj bati. Li kolektis kompanion kaj shajne ili ion entreprenas kontrau ni.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы