Читаем Timur kaj lia tachmento полностью

Tiam Jhenja mallevis la kapon, kaj rigardante sian vizaghon, respegulatan en la nikelita tepoto, fiere kaj ne meditante respondis:

— Tiun de la pachjo. Nur. La lian. Sole la lian. De neniu alia en la tuta mondo mi heredis ech unu trajton.

La nejuna ghentlemano, doktoro F.G.Kolokolchikov sidis en sia ghardeno kaj riparis murhorloghon. Antau li kun melankolia mieno staris lia nepo, Kolja.

Oni konsideris, ke li estas helpanta. Efektive jam dum tuta horo li estis tenanta en la mano turnilon, atendante, kiam la avo bezonos chi tiun instrumenton.

Sed la shtala risorto, — kiun endis enigi en la lokon, estis malobeema, kaj la avo estis pacienca. Kaj shajnis, ke fino ne rompos ja tiun atendadon. Tio estis bedaurinda tiom, ke de malantau la najbara barilo jam kelkfoje elshovighis la hartufa kapo de Sima Simakov, persono lerta kaj informita. Kaj tiu Sima Simakov per la lango, la kapo, la manoj gestis al Kolja tiom strange kaj enigme, ke ech kvinjara fratino de Kolja, Tatjanka, kiu, sidante sub tilio pensfikse klopodis enshovi dornon en la bushon de pigre kushanta hundo, neatendite helpis kaj tiris la avon je la pantalon-tubo, post kio la kapo de Sima Simakov momente malaperis. Finfine la risorto enighis.en sian lokon.

— La homo devas labori — levante la shvitan frunton kaj turnante sin al Kolja, patronece prononcis la grizhara ghentlemano F.G.Kolokolchikov. - vi havas mienon, kvazau mi vin regalas per ricinoleo. Donu la turnilon kaj prenu tenajlon. Laboro nobligas homon. Che vi mankas ghuste la anima nobleco. Ekzemple, hierau vi formanghis kvar porciojn da glaciajho, sed ne dividis ghin kun la malpli agha fratino.

— Shi mensogachas, senhonta! — jhetante al Tatjanka koleran vizaghon, ekkriis ofendita Kolja. - Trifoje mi donis al shi mordi po du fojoj. Sed shi iris plendi pri mi, kaj ankorau tirshtelis de la panja tablo kvar kopekojn.

— Kaj vi nokte lau la shnuro elgrimpis — neturnante la kapon, senemocie jhetis Tatjanka. - Sub via kuseno estas lanterno. Kaj en nian dormochambron iu huligano jhetis shtonon. Li jhetis kaj fajfis, jhetis kaj fajfis.

Ech la spiro de Kolja Kolokolchikov haltis che tiuj impertinentaj vortoj de la senhonta Tatjanka. Tremo trapasis de la kapo ghis la kalkanoj. Sed feliche okupata per laboro, la avo tiun dangheran kalumnion ne atentis au simple ne audis. Bonokaze en la ghardenon en la momento eniris la laktoliverantino kun ladkruchoj kaj, mezurvershante la lakton, komencis plendi:

— Kaj de mi, Fedor Grigorjevich, friponoj nokte preskau forrulis kverkan barelon. Hodiau, oni diras, ke dum matenigho oni vidis du homojn, ili sidis sur la kamentubo, la malbenitaj, kaj balancis la piedojn.

— Kiel sur la kamentubo? Kiucele, se mi povas demandi vin, kiucele? — demandis la mirigita ghentlemano.

Sed en tiu tempo de la kokejo eksonis tintado kaj sonorado. La turnilo en la mano de la grizhara ghentlemano ektremis, kaj la obstina risorto, elsaltinte el sia nesto, kun jelpo tinte falis sur la feran tegmenton. Chiuj, ech Tatjanka, ech la pigra hundo kune turnis sin, nekomprenante, kio okazis kaj de kie venis la tinto. Kolja Kolokolchikov, ne dirante ech vorton, jhetis sin lepore trans la karotajn bedojn kaj malaperis post la barilo.

Li haltis che la bovejo, el kiu, same kiel el la kokejo, venis abruptaj sonoj, kvazau iu batus per pezilo relpecon. Tie li kunpushighis kun Sima Simakov, de kiu li ekscitite demandis:

— Auskultu… Mi ne komprenas. Kio ghi estas? Chu alarmo?

— Ho, ne! Tio shajne estas ghenerala voksignalo numero unu.

Ili transsaltis la barilon, plonghis en la truon de la park-barilo. Tie kun ili karambolis larghshultra fortika knabo Gejka. Poste alkuris Vasilij Ladigin. Ankorau kaj ankorau iu. Kaj senbrue, lerte ili kuregis lau pasejoj konataj nur de ili, al iu celo, dum la kurado mallonge interparolante:

— Chu tio estas alarmo?

— Ho, ne! Tio estas ghenerala voksignalo numero unu.

— Kiu voksignalo? Tio ne estas,tri-halt', tri-halt'." Tio estas, ke iu shtipulo movas rade dek frapojn saratempe.

— Ni rigardu!

— Jes, ni kontrolu!

— Antauen! Fulme!

Dum la sama tempo, en la chambro de la somerdomo, kie tranoktis Jhenja, staris alta malhelhara knabo chirkau dektri-jara. Li surhavis legheran nigran pantalonon kaj bluan chemizon kun brodita rugha stelo.

Al li alvenis vila grizhara oldulo. Tola chemizo lia estis malricha. La vastega pantalono estis multpece flikita. Al la genuo de lia maldekstra kruo estis alligita kruda lignajho. En unu mano li tenis leteron, per la alia li premis malnovan gratitan revolveron.

"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon" — moke tralegis la oldulo. - Do, eble vi al mi tamen diros, kiu tranoktis sur nia kanapo?

— Iu konata knabino — sendezire respondis la knabo. - Shin sen mi restigis la hundo.

— Chi tie vi mensogas! — ekkoleris la oldulo. — Se shi estus konata, en la letero vi nomus shin.

— Kiam mi estis skribanta, mi shin ne konis. Kaj nun mi konas.

— Vi shin ne konis. Chu vi lasis shin sola matene en la loghejo?

Перейти на страницу:

Похожие книги

Волчьи ягоды
Волчьи ягоды

Волчьи ягоды: Сборник. — М.: Мол. гвардия, 1986. — 381 с. — (Стрела).В сборник вошли приключенческие произведения украинских писателей, рассказывающие о нелегком труде сотрудников наших правоохранительных органов — уголовного розыска, прокуратуры и БХСС. На конкретных делах прослеживается их бескомпромиссная и зачастую опасная для жизни борьба со всякого рода преступниками и расхитителями социалистической собственности. В своей повседневной работе милиция опирается на всемерную поддержку и помощь со стороны советских людей, которые активно выступают за искоренение зла в жизни нашего общества.

Владимир Борисович Марченко , Владимир Григорьевич Колычев , Галина Анатольевна Гордиенко , Иван Иванович Кирий , Леонид Залата

Фантастика / Советский детектив / Проза для детей / Ужасы и мистика / Детективы