Vi, amiko mia, malsanas, kaj vin endas ekspedi al frenezulejo. Tiu fiulino frakasis la spegulon kaj la cindrujon. Nu, bone la revolvero estis sharghita per senkuglaj kartochoj. Se en ghi estus kugloj?
— Sed, onklo… kuglojn vi ne havas, char viaj malamikoj havas fusilojn kaj sabrojn… simple lignajn.
Similis, ke la oldulo ridetis. Tamen skuinte la vilan kapon, li severe diris:
— Vi rigardu! Mi chion rimarkas. Aferoj viaj, kiel mi komprenas, estas malklaraj, pro tiuj mi povus vin sendi reen, al la patrino.
Frapetante per la lignajho, la oldulo iris supren sur la shtuparo. Kiam li malaperis, la knabo suprensaltis, kaptis la enkurintan en la chambron hundon kaj kisis ghin sur la muzelon.
— Aha, Rita! Ni kaptighis kun vi… Ncnio estas, li hodiau estas bona. Nun li estos kantanta.
Kaj ghuste. De supre el la chambro audighis tusetado. Poste estis tia tra — la — la! Kaj poste basa baritono ekkantis:
—
— Haltu, freneza hundo! — kriis Timur. - Kial vi shiras mian pantalonon, kaj kien vi min tiras?
Subite li brue batfermis la pordon, kiu kondukis supren, al la onklo, kaj tra la koridoro post la hundo elkuris al la verando. En la angulo de la verando, apud malgranda telefono konvulsiis, saltis kaj batighis kontrau la muron ligita al shnuro bronza sonorileto. La knabo premis ghin permane, volvis la shnuron sur la najlon. Nun la tremanta shnuro malstrechighis, vershajne ghi ie shirighis. Tiam mirigita kaj kolerighinta li kaptis la telefonon.
Horon antau la okazintajho Olga sidis che tablo. Antau shi kushis lernolibro pri fiziko.
Eniris Jhenja kaj prenis botelon de jodo.
— Jhenja — malkontente demandis Olga — de kie estas la gratajho sur via shultro?
— Mi iris — senzorge respondis Jenja —, kaj tie staris io tia pika kaj akra. Jen tiel tio okazis.
— Kial sur mia vojo ne staras io pika kaj akra? — mok-
imitis shin Olga.
— Nevere! Sur via vojo staras ekzameno pri matematiko. Ghi estas pika kaj akra. Vi defalos, rigardu! Olja, ne preparu vin por ingheniera instituto, iru al la medicina — parolis Jhenja alshovante al shi tablan spegulon. - Nu, rigardu, kia vi estas ingheniero? Ingheniero devas esti — jena… jena… kaj jena… — kaj Jhenja movis la okulojn, levetis la brovojn kaj tre tenere ridetis.
— Stulteta! — brakumante, kisante kaj milde shovante shin, diris Olga. — Iru for, Jhenja, kaj ne malhelpu. Prefere kuru al la puto por akvo.
Jhenja prenis de la telero pomon, iris al angulo, iom staris che la fenestro, poste malbukumis la ujon de la akordiono kaj ekparolis:
— Chu vi scias, Olga? Alvenis a! mi hodiau nekonata onklo. Tiel, aspekte agrabla — blondulo, en blanka kostumo kaj demandis: "Knabino, kiu vi estas?" Mi diris: Jhenja…
— Jhenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tushu — ne turnighante kaj ne detirante sin de la laboro, diris Olga.
— Kaj via fratino estas shajne Olga, chu?" — eligante la akordionon, daurigis Jhenja.
— Jhenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tushu! — nevole alauskultante ripetis Olga.
— Tre — diris li — bone via fratino muzikas. Chu shi ne volas lerni en konservatorio?" (Jhenja elprenis la akordionon kaj transmetis la rimenon sur la shultron.) — "Ne — mi diris al li — shi jam studas ferbetonan profesion." Tiam li diris:,A-a!" (Nun Jhenja premis unu klavon.) Kaj mi diris al li:,Bo-o!" (Nun Jhenja premis alian klavon.)
— Sentauga knabinacho! Remetu la muzikilon sur ghian lokon! — eksaltante diris Olga. - Kiu al vi permesas komenci paroli kun iuj fremdaj homoj?
— Nu, mi remetu ghin — ofendighis Jhenja. — Ne mi komencis. Tion li komencts. Mi volis rakonti al vi plu, sed mi ne faros nun. Jen atendu, venos pachjo, li vin instruos konduti!
— Chu min? Vin li instruos. Vi malhelpas al mi lerni.
— Ne, vin! — kaptante la malplenan sitelon, jam de la peroneto rediris Jenja. - Mi al li rakontos, kiol vi min centfoje dum tago peladas jen por keroseno, jen por sapo, jen por akvo! Mi ne estas por vi kamiono, nek chevalo, nek traktoro!
Shi alportis akvon, metis la sitelon sur la breton, sed char Olga, ne atentinte tion, sidis, klininte sin super la libro, ofendighinte Jhenja foriris al la ghardeno.
Elirinte al la herbejeto antau la duetagha kabano, Jhenja elposhigis katapulteton kaj, strechinte la gumon, lanchis chielen etan kartonan parashutiston.
Enfluginte piede supren, la parashutisto renvershighis. Super ghi malfermighis blua papera kupolo, sed jen pli forte ekblovis vento, la parashutisto estis flankenigita kaj malaperis en malhela subtegmenta fenestro.
Katastrofo! La kartonan hometon endis liberigi. Jhenja chirkauiris la kabanon, tra kies truoza tegmento disighis diversflanken maldikaj shnuroj. Shi altrenis al la fenestro putrighintaii shtupetaron kaj, grimpinte lau ghi, saltis sur la plankon de la subtegmento.