1. Eĉ el sub la tero aperas la vero.2. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.3. Faru hodiaŭ, kion vi povas — morgaŭ vi oble okazon ne trovos.4. Hejma bovido estas pli bona ol transmara bovino.5. Kiu donas rapide, donas duoble.6. Kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas.7. Kun kiu vi kuniĝas, tia vi fariĝas.8. Neniu peketo restas longe sekreto.9. Pli bona estas malgranda «jen prenu» ol granda «morgaŭ venu».10. Saĝa scias, kion li diras, malsaĝa diras, kion li scias.Riĉa богатый,saĝa умный, мудрый,vero истина, правда.
12.16. Kvalitoj de tabako
La tabakon unuafoje alportis en araban vilaĝon mezaĝa turko. Vendante la tabakon, li kriis: «La fumanto neniam estas mordata de hundoj, la domo de fumanto estas neniam rabita, fumanto neniam maljuniĝos. Mi ĵuras pri tio!»Post unu jaro renkontis unu vilaĝano tiun turkon kaj riproĉis lin, ke li mensogis pri kvalitoj de tabako. Sed la turko defendis sin: «Kial la hundoj ne mordas fumanton? Ĉar li pro fumado ne estas plu firma sur piedoj, kutime necesas apogi sin per bastono, kiun la hundoj timas. Kial la domo de fumanto estas neniam rabita? La fumanto tusadas kaj kraĉadas la tutan nokton, la rabistoj ne kuraĝas penetri en lian domon pensante, ke li ne dormas. Kial fumanto neniam maljuniĝas? Ĉar li ne ĝisvivas la maljuniĝon».Apogi подпирать, поддерживать,ĉar потому что, так как,defendi защищать,firma крепкий, твёрдый,ĵuri клясться, присягать,kraĉi плевать,krii кричать,kuraĝa храбрый, отважный,kutima обычный, привычный,kvalito качество, свойство,mordi кусать,penetri проникать,rabi грабить, похищать,riproĉi упрекать, укорять,tusi кашлять,vendi продавать.
12.17. Dankon pro averto
— Sinjoro, via hundo manĝis unu el miaj kokinoj.— Dankon, bona homo, pro via averto. Hodiaŭ vespere mi ne donos al ĝi manĝaĵon.Averti предупреждать, предостерегать.
12.18. Ondoj en loĝejo
En vendejo. «Bonvolu montri al mi radioaparaton, sed laŭeble nur por mallongaj ondoj, ĉar mia loĝejo estas tre malgranda».Laŭeble по возможности,ondo волна.