Читаем Учебник языка эсперанто полностью

20-1. Следующие слова необходимо употреблять в таких значениях: demandi <спрашивать> (а не <просить>); estimi <уважать> (а не <полагать>, <оценивать>); gajni <выиграть> (а не <зарабатывать>); konferenco <конференция> (а не <лекция>); placo <площадь> (а не <место>); poemo <поэма> (а не <стихотворение>); profesoro <профессор> (а не <учитель>); rendevuo <свидание> (а не <заседание>, <слет>, <конференция>); senco <смысл> (а не <направление>); tempo <время> (а не <погода>).

Текст

Lando, kiu ne estas sur la mapo

La lando Esperantujo. Ne sercxadu tiun landon sur la mapo gxin ne notis la cxiosciantaj geografoj. Kaj tamen Esperantujo ekzistas - gxi etendigxas sur la tuta terglobo, gxin enlogxas homoj de cxiuj sociaj tavoloj - laboristoj kaj sxtatestroj, lernejanoj kaj akademianoj; homoj de cxiuj agxoj - de balbutantaj beboj gxis centjaraj maljunuloj; homoj de cxiuj nacioj kaj hauxtkoloroj; homoj de cxiuj profesioj, okupigxoj, hobioj, interesoj, temperamentoj. Esperantujo estas la mondo en miniaturo. La mondo estas grandega kaj malfacile cxirkauxrigardebla. Tra la prismo de Esperantujo estas pli facile cxirkauxrigardi kaj kompreni la mondon.

Kio do unuigas la homojn en Esperantujo? Unue - la aspiro fortikigi la pacon kaj interkomprenigxon inter la popoloj. Due - la internacia lingvo Esperanto, kiu heredis cxion plej bonan, logikan, esprimkapablan, kio ekzistas en naciaj lingvoj. Malgraux tio, ke esperantujanoj logxas en Arkto kaj en tropikoj, sur montoj kaj sur Pacifikaj insuloj, sur cxiuj kontinentoj, ili bonege komprenas unu la alian pro la admirinda unueco de la lingvo. Se en esperantlingvaj revuoj ne starus subskriboj sub artikoloj, oni ne kapablus difini laux la stilo, en kiuj landoj logxas ties auxtoroj.

Centmiloj da esperantujanoj legas en la Internacia lingvo beletrajn, soci-politikajn, scienc-teknikajn librojn, centon da revuoj, auxskultas dekon da radiostacioj, rigardas spektaklojn kaj kinofilmojn, korespondas, kantas, parolas dum kongresoj kaj renkontigxoj, en tendaroj kaj kluboj. Esperanto estas ne simple lingvo, sed ankaux rimedo de pacbatalo; gxi estas romantiko, gxi estas interesa kaj utila sxatokupo.

En Esperantujo estas Akademio, kiu observas la evoluadon de la lingvo. Funkcias unuigxoj laux profesioj kaj interesoj - de sciencistoj, instruistoj, turistoj, fervojistoj, auxtomobilistoj, verkistoj, medicinistoj, filologoj, jxurnalistoj, agrikulturistoj, posxtistoj, muzikistoj, filatelistoj, filozofoj, juristoj k.c. Pluraj landoj, inkluzive Sovet-Union, eldonis posxtmarkojn kun Esperanta teksto.

Insuletoj de Esperantujo estas cxie, inkluzive la Tutmondajn festivalojn de la junularo kaj studentaro, en kies kadroj okazas esperantistaj renkontigxoj. Esperanto trovis uzon dum kelkaj lastaj Olimpiaj ludoj (Olimpikoj). Estas publikigitaj terminaroj kaj frazlibroj pri sportaj temoj.

Esperantujanoj estas fervoraj vojagxantoj. Nun, kiam vi legas tiujn cxi liniojn, sur la tuta terglobo - en aviadiloj kaj trajnoj, en auxtobusoj kaj auxtomobiloj, sur sxipoj kaj kameloj, kaj ankaux piede - movigxas vivogxojaj homoj kun insignoj en la formo de verdkolora steleto subruste. Kaj kien ajn ili venas, cxie ilin atendas la salutaj vortoj "Bonvenon, samideano!" kaj varma akcepto.

Kelkaj monde konataj firmaoj konfirmas utilecon de Esperanto, reklamante siajn varojn per teknikaj katalogoj kaj koloraj kinofilmoj en la Internacia lingvo. Konstante estas eldonataj turismaj prospektoj kaj gvidlibroj pri multaj landoj kaj urboj.

Multas esperantistoj en Rusio. Funkcias Rusia Esperantista Unio (REU), kluboj, rondetoj kaj kursoj de Esperanto. Estas eldonataj libroj kaj almanakoj. Oni arangxas konferencojn, tendarojn, konstrutacxmentojn, regionajn renkontigxojn de esperantistoj. Cxiujare en la rusia gazetaro aperas multe da artikoloj kaj informoj pri la Internacia lingvo kaj pri agado de gxiaj adeptoj. Ne maloftas televidaj kaj radiaj elsendoj.

Oni plenmezure uzadas la Internacian lingvon por plivastigi kulturajn kaj sciencajn ligojn, por propagandi la plej helajn idealojn de la homaro, por fortikigi la internacian amikecon.

La romantika, mirakla simbola lando Esperantujo vokas vin transiri gxian sojlon. Ankaux por vi, nova esperantujano, restas en gxi multe da diversa, grava, utila, interesa kaj agrabla laboro, cxar, laux la jura formulo, permesita estas cxio, kion ne malpermesas la legxo. Estu konscia, klera kaj iniciatema esperantisto!

Задания

20.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:

ходьба пешеход разослать баня наблюдательный партийность льдинка самодельный жеребенок презирать полулежать переизбрать сахарница предшествовать перевыполнить заменитель еженедельно многоугольник бесполезный купаться подкожный проплыть перенести всенародный противодействовать взаимодействовать однокурсник неизвестный осознать переулок доблестный несравнимый снегурочка памятный перекрасить очертить побег повысив послеобеденный прилуниться швырнуть пройдоха выдумка удариться спорттовары красноармеец межконтинентальный субтропики кинофестиваль

Перейти на страницу:

Похожие книги

40+. Уход за телом
40+. Уход за телом

Женщина после 40 лет – настоящая богиня, умудренная опытом и оттого еще более прекрасная. Но чтобы надолго сохранить красоту и молодость, нужно постоянно собой заниматься: ухаживать за своим телом, руками и ногами, выполнять физические упражнения и соблюдать диету. Благодаря этой книге вы научитесь самостоятельно готовить омолаживающие, питательные, увлажняющие кремы и маски, а также скрабы и пилинги из натуральных продуктов; выполнять легкие и эффективные упражнения для стройной фигуры и профилактики варикозного расширения вен, делать массаж рук и ног, навсегда избавитесь от целлюлита и сможете легко ориентироваться в выборе омолаживающих процедур в СПА-салонах и хирургических операций в клиниках красоты. Правила здорового питания, популярные диеты и рецепты полезных блюд – в этой книге есть все, что поможет 40-летним женщинам всегда быть в форме.

Анастасия Витальевна Колпакова

Здоровье / Руководства / Здоровье и красота / Дом и досуг / Словари и Энциклопедии