Словообразование
8-9.
Приставка8-10.
Суффикс8-11.
Наречие8-12.
МестоимениеСловоупотребление
8-13.
Необходимо чётко различать следующие близкие по форме и значению слова:8-14.
Не следует смешиватьEkster la urbo
— Aǔskultu, Anatolo, oni povas pensi, ke al vi okazis io feliĉa.
— Kial vi tiel pensas?
— Ĉar vi estas hodiaǔ tre gaja.
— La gaja vizaĝo ankoraǔ nenion diras. Simple, hieraǔ mi havis agrablan dumtagan ripozon ekster la urbo.
— Atendu momenton! Ĉu vi iris tien sola?
— Certe ne. Ni estis kvarope: Nina, Andreo, Nikolao kaj mi.
— Rakontu do! Ĉu vi iris piede?
— Ni ne sciis ĉi-foje, kien iri. Fine ni decidis veturi eksterurben.
— Ĉe kiu oni kunvenis matene?
— Ĉe neniu, sed apud la stacidomo. Mi ĝustatempe venis per tramo. La forveturonta elektrovagonaro jam staris ĉe la stacio. Antaǔ ol eltramiĝi, mi komencis ĉirkaǔrigardi tra la fenestro, kie estas miaj geamikoj. Sed ĉar mi ne estas tre atenta, mi ne tuj ekvidis ilin stari inter granda nombro da homoj. Andreo tenis en la manoj du dikajn sakojn, helpante al Nina.
— Ĉu ankaǔ vi mem portis sakon?
— Ne, mi havis nuran saketon kun pano por ĉiuj kaj aldone pilkon.
— Ĉu vi veturis malproksimen?
— Sufiĉe malproksimen. Elirinte el la vagonaro, ni ekiris tra la arbaro. Altaj verdantaj arboj nin ĉirkaǔis, la aero estis tre agrabla.
— Jes, estas bone liberiĝi de ĉiutagaj devoj por kelka tempo, memori nek pri la baldaǔa labortago, nek pri ĉiamaj hejmaj aferoj.
— Ni ludis pilkon, interparolis, poste ni eksidis sur la teron kaj kantis novajn Esperantajn kantojn. Kiam ekvesperiĝis, ni envagoniĝis kaj ekveturis hejmen.
— Do la eksterurbiĝo plaĉis al vi, ĉu ne?
— Jes, ege plaĉis. Vi ĝuste diris: hodiaǔ mi estas feliĉa. Oni devas ne nur bone labori, sed ankaǔ bone ripozi.
— Nu, mi jam devas iri. Al mi estis agrable vin revidi.
— Estu sana!
Задания
8.1. Что означают следующие слова?
Kantistino; geedzoj; malhelpi; malalta; maldika; ĝisatendi; interrespublika; kelkfoje; memkritiko; morgaǔa; senrezulta; subteni; trairi; komenca; komencanta; komenciĝanta; helpantino; gelaboristaro; rekomenci; ekvidinte; eksterlandano; bildvortaro; arbareto; arbetaro; atendejo; ludilo; ĉiujara; ĉiaokaze; ĉiamverda; duonmonata; feliĉegulo; antaǔtempa; apude; malplimulto; plejparte; samfamilianoj; aliĝi; eligi; alifoje; plezurigi; sin deteni; formanĝi; kunludanto; neniigi; nea; onidiroj; unuavide; okazigi; priafera letero; alttemperatura; ĉiea.
8.2. Переведите сочетания: