9-6.
Суффикс9-7.
Суффикс9-8.
ПриставкаСловоупотребление
9-9.
При помощи вопросительного слова9-10. Названия месяцев
:9-11.
При обозначении дат употребляются артикль и винительный падеж:9-12.
‘Если … то’9-13.
В разговорной речи вместоLibertempo
— Kie vi libertempis la pasintan someron?
— Ĉe la Nigra maro, apud Odeso. Mi estis tie fine de julio kaj komence de aǔgusto.
— Ĉu en iu ripozdomo?
— Tute ne. En turista tendaro. Nenie oni povas trovi tiajn belaĵojn – oni ĵetas rigardon ĉien, kaj ĉie estas vidata la senfina lazura maro kaj ŝipetoj, moviĝantaj trans la horizonton.
— Ĉu la vetero estis bona?
— Bonega! De eklumo ĝis mallumo mi naĝadis. La akvo ŝajnis komence malvarmeta, sed iom post iom oni alkutimiĝas kaj eĉ ne volas elakviĝi. La sablo estas varmega, super la kapo lumas la suno. Mi kuŝas sursable kun fermitaj okuloj. Tra la silento estas aǔdata en la oreloj nur la maro, kiu batas kontraǔ la bordon.
— Kiom da tempo vi pasigis tie?
— Tri plenajn semajnojn. La tagoj sekvadis unu post la alia, mi forgesadis ilin kalkuli kaj foje mi kun miro rimarkis, ke mia tempo preskaǔ finiĝis. Kion fari! Restis nur aĉeti diversajn nigramarajn memoraĵojn. Ekde la dek-naǔa de aǔgusto mi jam estis en la laborejo. Verŝajne, ankaǔ vi bone ripozis, ĉu ne?
— Ne tro bone.
— Kial do? Kio okazis al vi?
— La kuracisto tiam trovis, ke mia koro estas iom malsana. Necesis aĉeti vojaĝkarton en sanatorion. Tie mi estis bone kuracata, trinkis kuracilojn. Dank' al tio mi, tamen, rapide resaniĝis.
— Sekve, ankaǔ via somera vojaĝo estis sukcesa?
— Entute jes. Kiel vi vidas, ĉio pasis sukcese. Nun mi denove turismas. La venontan sabaton ni eksterurbiĝos por rigardi ĉevalkuradon. Ĉu ankaǔ vi volus veturi kun ni?
— Jen bona ideo! Dankon, ke vi diris al mi pri tio! Povas esti, sed dume mi ne scias, ĉu mi veturos. Se vendrede ni intervidiĝos, do ni priparolos tion. Aǔ mi sciigos pere de Andreo.
— Decidite! Nu, fartu bone! Saluton al miaj eksaj kunlaborantoj!
— Ĝis!
Задания