"Mi rilatis kun la supernaturaj estaĵoj, kiuj amikas al mi, kaj ili informis min," li diris tre malrapide, kiel parolas gravulo. "Mi nun scias, ke tiun terpecon havis via patro. Post lia morto vi prenis ĝin por vi sola. Sed vi havas du fratojn kaj tri fratinojn."
"Kiam mortis mia patro," Mbagema respondis, "li treege malkontentis pri miaj gefratoj, ĉar ili malbon-agis al li. Tial li decidis, ke tiu terpeco estos nur mia. Tion ili scias, eĉ se ili diras la malon."
"Eble tiel estas. Sed viaj fratoj kaj fratinoj malamas vin pro tio, kaj ili metis sorĉaĵon en vian teron, kaj dum tiu sorĉaĵo tie restos, nenio utila al vi eblos pri via terpeco."
"Kio estas tiu sorĉaĵo?"
"Pli bone, ke vi ne sciu. Sed ĉu estas tre grave por vi, ke oni alligu vian terpecon al la urbaj akv- kaj elektro-servoj?"
"Kompreneble, estas treege grave. Mi tion deziregas."
"Mi povas forpreni la sorĉaĵon, sed tio kostos al mi multe, ĉar la supernaturaj estaĵoj tre amas sian povon tie, kaj mi devos aĉeti multegon al ili por igi ilin konsenti pri forlaso de tiu povo."
Sekvis longa interparolado pri mono. Mbagema ne sciis, kion fari. Se li akceptos pagi, li ricevos el la vendo de la terpeco ege multe malpli, ol pagos tiu, kiu deziras aĉeti. Sed ĉu ne preferindas iom ol nenio? Mbagema fine jesis.
Post nur unu semajno la oficejo, kiu zorgis pri tiuj aferoj, informis lin, ke jam la morgaŭan matenon komenciĝos la laboroj por havigi al lia terpeco urbajn akvon kaj elektron. Post nelonge la vendo okazis.
Mbagema plej feliĉis. Li ricevis tiom da mono, ke eĉ ne estis vere malagrable transdoni grandan parton de ĝi al la "faranto de miraĵoj".
Ankaŭ feliĉis la sorĉisto, al kiu Mbagema pagis tiel bele. Sed ne nur tiuj du feliĉis. Feliĉis krome la greko, per kiu la vendo okazis. Li ja transdonis al Mbagema nur la dekonon de la mono, kiun li ricevis de la araba aĉetanto. Feliĉis la arabo, certa pri bona uzo de tiu mono, kiu jar-post-jare havigos al li plian kaj plian riĉon. Feliĉis multaj lokanoj, ĉar, oni-dire, la novaj riĉulaj hotelo kaj magazenoj ebligos al ili trovi agrablan laboron. Feliĉis la urbestro kaj aliaj urbaj gravuloj: ili ricevis belajn mon-donojn de la araba aĉetanto kaj de lia greka peranto, ĉar tiuj du tre deziris certigi al si bonajn rilatojn por la posta tempo. Feliĉis la loka UN-funkciulo, kiu povis verki plian raporton pri sia utila agado surloke, kiun ekzempligis tiu nova riĉigo de la urbo, tiu nova labordona konstruado.
Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie? Ĉu la gefratoj? Ne. Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas "faranto de miraĵoj".
Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo. Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank' al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto? Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn? Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si. Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?
NOVAJ VORTOJ:
agrabla, Ameriko, arabo, aŭtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN
NOVAJ KUNMETOJ:
peri, per-anto
8. AĈETU MIAN KAFEJON!
Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.
En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?
Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.
Kiel ĉiutage, ekde kiam... Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.
Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.
La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?