Io alia multe pli gravas. Jeno. Se vi legis de la unua paĝo ĝis ĉi tiu punkto, vi renkontis iom pli ol mil malsamajn "subvortojn", se repreni la esprimon, kiun mi uzis en la antaŭparolo (la faka vorto, kiun uzas lingvistoj, estas morfemo). El tiu tuta nombro, 92 elcentoj aperis almenaŭ kvinfoje, 80 elcentoj almenaŭ sepfoje, kaj 72 elcentoj almenaŭ dekfoje. Por memori freŝdate viditan vorton, oni devas rerenkonti ĝin post kelka tempo en alia kunteksto. Tiun principon mi sekvis, kaj, ĉar memoro funkcias grandparte per ripetado, oni povas supozi, ke vi nun vere proprigis al vi tiujn vortojn aŭ subvortojn kun iliaj diversaj sencoj.
Mi gratulas vin. Vi havas nun bonan bazon por plu disvolvi vian scion de esperanto. Per tiu bazo vi ja povas pritrakti multegajn demandojn, kiel montras al vi la diverseco de la temoj en la rakontaro, kiu konsistigas la enhavon de ĉi tiu libro.
Sed ĉiaokaze, se vi vere atingis ĉi tiun punkton en via legado, vi estas gratulinda. Vi ne senkuraĝiĝis. Vi penis ĝisfine. Via esplorema menso volis scii pri ĉiu okazaĵo ĉi tie raportita. Eble vi plurfoje dum la legado malbenis la verkinton, eble eĉ via sango bolis kolere pro liaj stultaĵoj, sed vi ne forĵetis la libron, kvankam vi konsciis ĝiajn multajn notindajn mankojn. Tial permesu, ke mi amike salutu vin kaj restu dankeme kaj gratuleme via,
Claude Piron
NOVAJ VORTOJ:
morfemo
NOVAJ KUNMETOJ:
ĝis-osta, kalkuli je, lim-igi, sen-senc-aĵo, star-punkto, (nigra) tabulo
45. POSTPAROLO
Mi havas grandegan dankoŝuldon, kiun mi ne scias, kiel repagi. Multaj personoj konigis al mi tradiciajn rakontojn el sia kulturo, aŭ raportis pri interesaj travivaĵoj, propraj aŭ aliulaj, kiuj havigis al mi bazon por mia verkado. Al ĉiuj mi plej profunde dankas.
Ofte, rakonto, sama en la ĉefa plano, sed kun detaloj pli malpli malsimilaj, venis al mi diversvoje. Bona ekzemplo tiurilate estas la rakontoj pri Afanti. Ilin konigis al mi antaŭ pli ol tridek jaroj ĉina amiko kaj lingvo-instruisto. Sed mi longe poste retrovis plurajn el ili en la dulingva (ĉina-angla) parto de
Alia ekzemplo estas la rakonto pri Ali kaj Aŭdu, kiun mi prezentis sub la ĉapelo
La rakonto pri Janĉjo kaj F-ino Gudula apartenas al la folkloro de Namuro (Belgio). La ĉefrolulo, kiun mi nomis Janĉjo, fakte estas Jean Biйtrumй Picar (oni elparolas proksimume: ĵan bjetrime' pikar'). Liaj amuzaj fi-faroj, post longtempa parola transdoniĝado, estis publikigitaj de la gazeta verkisto Victor Petitjean en 1843 (reeldono aperis antaŭ iom pli ol jardeko: Petitjean, V.,
Kompreneble, la neceso konstante atenti la rilaton inter konataj kaj nekonataj vortoj, kaj enkonduki iom post iom vortojn el difinita listo — la milmorfema listo, kiu konsistigas la "mezan nivelon" en
Granda parto el la baza materialo, kiun mi uzis, estis transdonita al mi okaze de ŝancaj renkontoj, antaŭ longe, en tempo, kiam mi tute ne pensis, ke iutage mi verkos per ĝi lern- aŭ leg-libron. Rezulte, mi ne povas laŭnome danki multajn el miaj informintoj. Ili sciu, ke iliaj vizaĝoj restas vivaj en mia memoro, kaj ke mi konscias, kiom mi ŝuldas al ili.
Kelkaj personoj, de kiuj mi petis permeson prezenti ĉi-libre okazaĵojn, kiujn ili raportis al mi, konsentis, sed nur kondiĉe, ke mi ne diru ilian nomon. Ankaŭ tiuj memvolaj sennomuloj akceptu mian amikan dankadon.
Fine, ĉar kelkajn nomojn mi tamen povas diri, permesu, ke mi ĉi tie publike danku al Ching Liben, Mahmud Idris, karmemora Goh Kah-bin, Tusiama Mabinda kaj Aleksandr Ŝtejnman. Mi esperas, ke ili bonvole pardonos la transformojn, kiujn mi faris en iliaj rakontoj aŭ raportaĵoj.
C. P.
NOVAJ VORTOJ:
haŭsa
NOVAJ KUNMETOJ:
materialo: verk-materialo, bazo uzata por verki
kar-memora: oni uzas tiun vorton por esprimi, ke la persono for-pasis (= mortis) kaj ke oni konservas karan memoron pri li aŭ ŝi
trans-formi: ŝanĝi (la formon de)