Eble ankaŭ vi opinias, ke vi progresus pli rapide kaj pli agrable en la lingvo, se vi simple abonus esperanto-revuon kaj ĝin legus regule, ĝis via abono estos finita. (La ĉi-suprajn konsiderojn mi prezentis nur, ĉar mi ne sukcesis pli frue enmeti sufiĉe ofte la vortojn 'tabulo' kaj 'aboni').
Mi ne listigos ĉi tie ĉiujn eblajn metodojn progresi en lingvoscio. Se vi klopodos, vi trovos multajn, kaj povos elekti tiun, kiu plej plaĉas al vi.
Se do ĉion konsideri, estas verŝajne, ke vi ne estas tre kontenta pri ĉi tiu varo, kiun vi aĉetis ĉe via esperanta libroservo. Eble via ekonomia situacio pro tiu aĉeto malboniĝetis. Vi deziris amuziĝi legante, ne havigi al vi bazan vorthavaĵon.
Ĉu valoris la penon ĉi-sistema vortlernado, vi vin demandas. Kaj mi reciproke min demandas, ĉu entute valoris la penon verki. Sincere, mi multe preferas paroli. Mi ŝatus gastigi vin en restoracio, eble en unu el tiuj landoj, kie la homoj plu surhavas lokajn aŭ naciajn kostumojn. Uzante forkon kaj tranĉilon ĉe bongusta manĝaĵo, ni plezure pritraktus ĉiaspecajn aferojn, kaj tio vastigus vian vortoscion. Aŭ, se vi preferas manĝi sen telero, sen forko, sen tranĉilo, aŭ kun telero sed nur per la manoj, kiel oni faras en multaj afrikaj kaj aziaj regionoj, al mi estus egale. Ni trafus la saman rezulton. Kune manĝi kreas aŭ favoras amikecon, kaj kune paroli ekzercas la parolantojn esprimi sin flue.
Sed eble tuta manĝo, kun viando, legomoj, terpomoj, ne estas necesa. Pli simple ni povus sidi ĉe kafo aŭ teo en trinkeja angulo kaj longe diskuti pri tio aŭ tio ĉi. Tiel vi lernus multajn vortojn. Alia sistemo estus, ke mi feriu kun vi. Jes, longa vojaĝo dum la someraj ferioj, aŭ eble en aŭtuno — jes, pli bone en aŭtuno, ĉar estas malpli da turistoj tiuperiode — estus bonega okazo instrui al vi multajn novajn utilajn vortojn. Per simpla ĉiutaga praktikado de la lingvo, ne nur en vagonaro aŭ ŝipo, sed ankaŭ en stacidomoj, se vagonare ni vojaĝus, aŭ en havenoj, se ŝipe, ni povus longe interŝanĝi ideojn kaj memorojn pri kutimoj kaj tradicioj, pri kuirarto, pri travivaĵoj, pri zorgoj kaj ĝojado, pri muziko kaj kantoj, pri muzeoj kaj kampoj, pri literaturo, politiko, amo ktp ktp. Eĉ pri ekonomiaj aspektoj de ŝipa transportado, ekzemple, se tio interesas vin, aŭ pri la manieroj trovi plej bonan kaj malmultekostan restoracion, se al tiaj praktikaj temoj vin portas viaj gustoj. Aŭ — kial ne? — pri la organizo de stacidomoj aŭ la teatra utiligo de naciaj kostumoj. Jes, en iu ajn ombra loko ni agrable sidus kaj parolus.
Egale, al kiu kampo direktus nin nia lingvo- kaj lango-uzo, ni praktikus esperanton, kaj tiumaniere via mastrado de la lingvo ĉiutage progresus. Ĉu necesas legi paĝon post paĝo de ne tre serioza rakontaro por iĝi ĝisosta esperantisto? Ĉu pravigas la ekziston de tiom da tekstaĉoj la celo enkapigi vortojn sendolore? Laŭ miaj principoj, celo neniam pravigas rimedon. Uzi malbonan rimedon por bona celo ne estas ĝuste (se vi havas alian teorion, aŭ starpunkton, mi respektas ĝin; mi nur esprimis mian, eble ne tre modernan). Sed, krome, eble mi miskalkulis. Eble miaj klopodoj ne havos la efikon, kiun mi esperas kaj supozas. Terure! Sed tia estas la vivo: entrepreni ion ĉiam estas riski.
Kaj nun mi devas pardonpeti. Mi petas la pardonon de tiuj multaj legantoj, kiuj ne trovis ĉi-libre rakonton el sia popolo. Mi klopodis trovi kiel eble plej diversajn, sed miaj fontoj estis kompreneble tre limigitaj, kaj mi ne sukcesis fari pli bone ol mi faris. La sola alia solvo al tiu grava problemo konsistus en pluraj jaroj da esplorado. La tempon por tio necesan mi bedaŭrinde ne disponas. Verki libron konsistantan el kvardeko da esperantlingvaj rakontoj per zorge studita vortolisto ne estas mia profesio, kaj mi devas perlabori mian vivon alimaniere. Domaĝe, sed tiel estas.
Al la anoj de la popoloj, kiuj trovis ĉi tie rakonton de ili konatan, mi same petas pardonon. Estas tre verŝajne, ke mi miskomprenis kaj misprezentis ilian kulturon, eble eĉ mi ofendis aŭ tuŝis malagrable iliajn sentojn. Se tio okazis, sciu, ke mi tion ne faris intence. Sed belaj intencoj ne sufiĉas por igi kulpulon senkulpa. Mi do povas nur kalkuli je via komprenemo kaj amikeco. Ne estas facile kompreni de interne la pens- aŭ sent-manieron de tute alia popolo. Miajn fuŝojn, espereble, vi grandanime pardonos al mi.
Nun...
Permesu, ke mi ĵetu rigardeton al mia vortlisto. La vortojn 'kato' kaj 'drato' — kiel en 'pikdrato', ĉu vi memoras? — mi devus uzi ankoraŭ unufoje, la vorton 'ŝtono' dufoje, kaj ankaŭ...
Ho ne, ne! Sufiĉas! Mi ne suferigu vin plu. Ni haltu. Mi sentas min, kvazaŭ mi ne plu povus antaŭeniri, kvazaŭ ŝtonmuro aŭ pikdrata barilo barus al mi la vojon, formante baraĵon tiel densan, tiel fermitan, ke eĉ kato ne povus gliti sub ĝi. Jes, ni haltu ĉi tie. Tiu vorto 'kato' dormu en angulo de via memoro. Se katoj interesas vin, vi certe memoros la vorton; se ne, ne. Ne gravas.