"... ke ni estas fiŝoj. Ni ne povas vojaĝi tiel malproksimen en tiel malmulta tempo. Ni ne povas vidi ĉion de alte. Ni iras pene, marapide, en akvo plena je danĝeroj kaj kontraŭstaroj. Akvo ne tre pura, ĝenerale. Kaj anstataŭ kompreni nin, ili nin malestimas, ĉar ni progresas tro malrapide. Ili volas evoluigi nin al siaj ideoj. Ili volas, ke ni imitu ilin, kvazaŭ fiŝo povus imiti birdon!"
"Jes, mi tre ŝatas tiun komparon. La tuta problemo pri tio, kion ili nomas evolulando bele esprimiĝas en ĝi. Kaj ankaŭ la problemo de la streĉiĝoj inter urbo kaj kamparo. La homoj en la registaroj loĝas en urbo, kaj tial ili vidas la problemojn birde, sed ni naĝas en tiuj kiel fiŝoj. Nu, bone, la komparo estas bela, sed al ĝi sumiĝas tio, kion mi aŭdis. Neniam oni parolis al mi pri kokinoj en tiu kunteksto."
"La kokinoj estas kiel tiu ulo kun la UN-pasporto, kiu vojaĝas en nia aŭtobuso kaj pri kiu ni parolis antaŭe." (Oj, mi pensis, kion ili nun diros pri mi? Sed jam li daŭrigis). "Ili estas birdoj, sed ili eĉ ne kapablas flugi! Al la birdoj, pri kiuj ni parolis antaŭe, tute mankas realismo, ĉar ili rigardas ĉion de tro alte por vidi la konkretajn detalojn, kaj ili estas tiel facilmovaj, ke por ili ĉio simplas. Sed almenaŭ ili havas vastan, universalan rigardon al la mondo, kaj ili provas fari ion. Male, tiuj etaj funkciuloj... Ili estas kokinoj, ili kredas sin superaj al la fiŝoj, ĉar birdoj ili estas. Sed fakte ili eĉ ne vidas nin fiŝojn. Kaj, kvankam birdoj, ili ne kapablas flugi kaj kompreni la problemojn el alta, vast-rigarda vidpunkto. Ĉu vi jam aŭdis la bruon de granda kokinejo? Kluk-kluk-kluk klulĉ-kluk-kluk kluk-kluk-kluk. La tutan tagon tiel. Kluk-kluk-kluk-kluk-kluk. Ili nur kapablas vorti."
Mi faris mallertan movon, kiu faligis ŝtonon. Ili rigardis supren.
"Ĉu estas iu tie?"
Sed mi restis nevidebla pro la foliplenaj branĉoj.
"Kaj vorti sensignife," li finis.
NOVAJ VORTOJ:
kluki, pasporto
NOVAJ KUNMETOJ:
mem-centr-eco, kun-teksto
44. FINA LETERO
Nun mi povas konfesi al vi, ke mi celis altan celon. Verkante ĉi tiun rakontaron, mi iel deziris, ke ĝi estu kvazaŭ eta-eta esperanto-biblioteko, komenco de biblioteko. Se ĉi tiu estas via unua libro en esperanto, la vorto "biblioteko" ne taŭgas, ĉar, kiel vi scias, biblioteko estas iom vasta libraro. Sed imagu, ke anstataŭ aĉeti ĉi tiun rakontaron sub formo de unu libro, vi povus aĉeti ĉiun rakonton aparte. Imagu ankaŭ, ke ĉiu estus presita sur tre dika papero per grandegaj literoj. Tiam vi havus bibliotekon kun 43 libroj!
(Ĉu vi opinias, ke mi diras sensencaĵojn? Vi certe rimarkis, ke tio estas ĉe mi malnova kutimo, ho ve! Sed, bonvolu pardoni, mia tasko ankoraŭ ne estas tute plenumita, kaj mi devas iom daŭrigi.)
Alia karakterizo de biblioteko estas, ke en tia libraro la pritraktitaj temoj estas tre diversaj. Tiun principon, ke regu diverseco, mi provis obei en ĉi tiu rakontaro. Mia deziro estis, ke la tekstoj de ĉi tiu libro spegulu plej diferencajn aspektojn de la vivo. Mi provis elekti temojn sufiĉe universalajn, por ke la legantoj komprenu ilin kaj interesiĝu pri ili, kiaj ajn iliaj deveno, medio kaj kulturo, sed ankaŭ sufiĉe lokaj, por ke ili havu ian realan, konkretan, bongustan etoson.
Mia tasko, se paroli sincere, ne estis facila. Mi devis prizorgi, ke de rakonto al rakonto vi konstante progresu en la kompreno de la vortoj. Tiucele mi konstante devis kontroli, ĉu tiu aŭ alia vorto jam estis enkondukita, kiom da fojoj mi uzis ĝin, kaj okupiĝi pri aliaj redaktaj punktoj, kiujn oni ne atentas en normala verkado.
Se, ekzemple, mi nun demandos vin, ĉu, viaopinie, mia rakontaro estas sufiĉe bona spegulo de la diverseco de homaj travivaĵoj aŭ ĉu vi ne trovas neakcepteble stulta la komparon de ĉi tiu verketo kun tuta biblioteko, vi suspektos, ĉu ne?, ke tiujn vortojn mi ne uzis nur pro tio, ke mia imago ŝance prezentis ilin al mi. Kaj vi pravos. Kiel vi prave suspektis, mi uzis ilin laŭplane. La vortoj 'biblioteko' kaj 'spegulo' ankoraŭ ne aperis sufiĉe ofte por bone fiksiĝi en via memoro — mi pensas precipe pri neeŭropanoj, al kiuj longa vorto kiel 'biblioteko' povas aperi tro fremd-aspekta por facile memoriĝi — kaj mi ne sciis, en kiun rakonton ilin meti. Do jen ili estas, en ĉi tiu fina letero al vi.
Mi esperas, ke tiu devo uzi difinitajn vortojn kaj aperigi ilin laŭ difinita nombro da fojoj ne igis miajn rakontojn tro malnaturaj. Sed, sincere, mi dubas, ĉu eblis sukcesi. Mi timas, ke mi celis tro altan celon. Eble vi vin demandas, kial vi aĉetis ĉi tiun libron, anstataŭ iri regule al klaso, sidi antaŭ nigra tabulo (aŭ, se via klaso estas tre moderna, antaŭ verda aŭ blanka tabulo), kaj krajone noti ĉiufoje en via kajero aŭ notlibro la novajn vortojn, kiujn la kursgvidanto notas sur la tabulo.