Foje la knabo, nun plenkreska, iris preni akvon ĉe fonto, kaj tie troviĝis, kiam alvenis knabino neimageble bela. Li salutis ŝin, kaj ŝi respondis per tre malforta voĉo, timeme mallevante la kapon.
Sed post momento ŝi relevis ĝin kaj ekrigardis lin rekte en la okulojn. Ankaŭ ŝi trovis lin ŝatinda. Lia natura aspekto, lia videbla forto kaj io tre bonkora, kio legiĝis el lia esprimo, ege plaĉis al ŝi. Ili ridetis unu al la alia. Ili ekridis. Ili kune parolis, pli longe ol ŝi devus laŭ la ordono de la patro. Sed ili ne disiĝis antaŭ ol decidi, ke ili revidos unu la alian.
Ekde tiu tago, ili regule renkontiĝis. La leono foje venis kun sia amiko kaj komprenis la amon, kiu disvolviĝis inter la du gejunuloj. Kaj ĉar li kapablis ĝuste juĝi la homojn, kaj ŝatis belecon, li plene konsentis kun la ideoj de sia amiko.
"Ĉu vi konsentus iĝi mia edzino?" la junulo foje kuraĝis demandi.
"Vi scias, ke mi trovas vin agrabla. Mi scias, ke vi amas min kaj ke vi estus bona edzo. Sed la afero certe ne eblas, ĉar vi ne estas riĉa. Kiel vi povus pagi mian patron?" ŝi diris, ege malĝoja.
"Mi ne estas riĉa je aĵoj, sed mi scias multegon pri la naturo, kaj ĉiuj bestoj amikas al mi. Ĉu tio ne estas riĉeco? Kaj se vi scius pri la kantoj en mia koro, la pensoj en mia kapo, la dancoj en mia tuta korpo, vi trovus tie riĉecon, kiun vi ne trovus eĉ... eĉ en... eĉ en... nu, kiun vi trovus nenie."
"Sed mia patro..."
"Ne temas pri via patro," li diris. "Temas pri vi kaj mi. Ĉu vi povus vivi kun mi en naturo, aŭ ĉu vi bezonas la komforton de vilaĝo?"
"Mi pretus vivi kun vi en naturo. Ĉia-okaze, vi ne loĝas malproksime de la vilaĝo kaj mi facile konigus miajn amikinojn al vi. Sed vi ne komprenas la problemon. Mi estas la filino de la vilaĝestro. Li ne ellasos min senpage."
Kaj ŝi subite ekploris.
"Mi trovos solvon al la problemo," li diris. "Mi promesas al vi. Vi vivos kun mi kaj estos feliĉa. Ne ploru, ne malĝoju. La vivo estos bela por ni. Mi trovos solvon en mia ena riĉo aŭ en la riĉo de miaj amikoj la bestoj."
Reveninte hejmen, li rakontis la aferon al la leono. Ambaŭ longe pripensis. Solvon ili efektive trovis.
Post kelkaj tagoj, la filino de la vilaĝestro promenis kune kun aliaj knabinoj el la vilaĝo. La leono paŝis malantaŭ ŝi, kaŝante sin malantaŭ la arboj aŭ aliaj kreskaĵoj, por ke ŝi ne vidu lin. Ĝi tion faris bone. Ŝi tute ne supozis, ke iu interesiĝas pri ŝi.
Kiam ili alvenis ĉe la rivero, tie, kie la virinoj, kun multaj gajaj interparoloj kaj ridoj, purigas la vestojn, ĝi decidis agi. Ek! ĝi saltis sur ŝin. La aliaj virinoj, kun krioj de teruro, diskuris for. La leono zorgis kaŭzi al la belulino neniun doloron, sed ĝi tenis ŝin tre forte, tiel forte, ke ŝi ne povis liberigi sin. Ŝi ege timis, ne komprenante, kio okazas. Tamen, mire, ŝi rimarkis, ke tiu leona teno tute ne dolorigas ŝin.
La virinoj iris raporti al la vilaĝestro, kio ĵus okazis. Li sendis la plej fortajn virojn al la rivera lavejo, sed neniu sukcesis superforti la leonon. Tiu eligis tiel terurajn sonojn, kaj montris sin ĉiurilate tiel timiga, ke ĝi senkuraĝigis eĉ la plej sentimajn el la vilaĝa viraro.
Ĉiuj viroj formis rondon por diskuti pri la afero, ne tro proksime al la leono, sed tamen en loko, kie tiu estis bone videbla.
Kaj jen alvenis nia amiko, aŭ pli ĝuste la amiko de la leono. Li salutis la vilaĝestron kaj diris:
"Se vi volas, mi povas liberigi vian filinon."
"Ĉu vere?" la ĉefo diris. Li ne sciis, kian sintenon alpreni. Unu-flanke, li malestimis tiun strangulon, kiu vivis sola ekster la vilaĝo. Sed aliflanke, tiu knabo, vivanta tiel proksime al naturo, eble pravis, kiam li parolis pri sia kapablo deleonigi lian filinon.
"Se vi tion povas fari, fara. Mi profunde dankos vin."
"Mi faros tion nur je unu kondiĉo," la junulo respondis. "Ke vi akceptu min kiel edzon de via filino."
"Kion? Vi volas edziĝi al mia filino, ĉu? Vi, ĉu vere?"
Tio estis tro. La vilaĝestro koleregis. Kiel tiu juna knabo, kiu venas de oni-ne-scias-kie, sen patro, sen patrino, vivanta kiel besto, senscia pri homaj kutimoj kaj pri la devo montri per sia sinteno malsuperecon al la ĉefo, kiel tia ulo kuraĝas peti fordonon al li de vilaĝestra filino, tio estis nekomprenebla, neimagebla, tio estis bato al la tuta socia vivo vilaĝa.
"Kion vi respondas? Ĉu jes? Ĉu ne?" la junulo diris.
"Unue iru lerni, ke oni ne parolas tiamaniere al vilaĝa ĉefo," vizaĝfrapis la respondo.
Multaj koleraj vortoj interbatiĝis en la kapo de la junulo, sed li silentigis ilin. Ne estus bone respondi en maniero, kiu igos la patron malamika al li.
"Se vi preferas, ke ŝin liberigu viaj militistoj, mi konsentas. Mi tute ne volis devigi vin uzi miajn servojn," li diris per afabla voĉo, sentima kaj senkolera. "Estis nur propono."
Kaj li foriris.
La vilaĝanoj provis fari ion, sed ili timis, ke se ili tro malkontentigas la leonon, ĉi-lasta mortigos la knabinon. Tia rezulto estus pli malbona ol ŝia nuna mallibereco.