Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.
Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo!
Naskiĝo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo!…
Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?
Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!
Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan:
"Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo…, ke ĝia facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco."[15]
La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.
Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur neĝo sangante.
En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: "
Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub titolo
Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial
"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco."
La antaŭparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo: