Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.
En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso
"… frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komune-homa… En la templo homarana oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p."
Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo, neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa popolo de popoloj.
Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.
En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita loĝantaro. Ĝi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la esperantisman movadon".[17]
Estis do plej nature, ke tie preskaŭ ĉiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur malmultaj tion faris.Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l'
Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la "internan ideon". Kontraŭ tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto
Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon oficiale kiel: