Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia merito restis granda.
En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, ĝi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ĝi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke ĝi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.
Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[19]
La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj sistemoj,
Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la
Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis demokrate.
Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:
"Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti
Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per
"Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj… Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj… La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj."[22]
Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.
Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aŭ "natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[23]
Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaŭ fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[24]
Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[25]Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj: