Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l' frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon".[29]
Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspeziĝis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l' homaro. Tamen ĝi inspiris milojn.
Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l' estonteco.
Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.
Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.
Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto
"Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento… Estas tempo por naski, kaj tempo por morti… Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti… Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?"[30]
Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.
Ho kial ne fandiĝas homa korpo, Ne disflugiĝas kiel polv' en vento!
Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l' patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:
Spirito sankta aŭ demon' terura, Ĉu el ĉielo aŭ el la infero… Respondu… Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj. Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile Vin metis, kial ĝi malfermis nun La pezan sian buŝon de marmoro, Por vin elĵeti?
Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli riĉa per uzado de l' interna forto disvolviĝa. Post multjaroj tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra komenciĝis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento.
De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis: