Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:
"La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min
Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.
En aŭgusto 1912, l' antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, en Universitato, Kopernik instruadis.
En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof adiaŭis la honorojn:
"Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia koro estas plena… sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.
"Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj."
En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono de l' broŝuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis ĝin.[39]
En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia "suspektebla solidareco" kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.
Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu per l' alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l' homaro.
En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:
Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.
Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.
Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.