Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege.
En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis eĉ Zamenhof, "danĝeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.
Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:
"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
"Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco
Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro ili, tiu povas kompreni
Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin turnis per profeta voko: "Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?"
Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi principo: "
Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio:
1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion, aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.