Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

Eco de tio, kio estas preciza.

Precizigi.

Fari ion preciza:

precizigi la sencon de vorto.

Komparu:

Detala, ekzakta.

Prediki.

Publike konigi la verojn de religio:

La pastro predikos morgaŭ antaŭ la meso.

Prediko.

Parolado de tiu, kiu predikas.

Predikato.

Parto de frazo, montranta, kion oni diras pri la subjekto: En la frazo: « La patro amas sian filon » la vorto « patro » estas subjekto, la vorto « amas » estas predikato.

Prefekto.

Ĉefo de administracia distrikto.

Preferi.

Pli voli, pli ami; pli ŝati: preferi supon ol viandon; preferi blondulinojn; preferi poezion, ol prozon.

Prefero.

Opinio de tiu, kiu preferas.

Preferinda.

Kiu meritas esti preferata: Skriba respondo estas preferinda.

Prefere.

En maniero preferinda.

Prefikso.

Afikso, almetata antaŭ la vorto:

dis-, re-.

Preĝi.

Esprimi sian peton aŭ adoron al Dio.

Preĝo.

Vortoj de tiu, kiu preĝas.

Preĝejo.

Konstruaĵo por preĝoj kaj diservoj.

Prelato.

Altranga pastro.

Preludo.

Antaŭludo al muzika verko.

Premi.

Peni enigi erojn de korpo, partojn de tuto en pli malvastan spacon aŭ peni pliproksimigi ilin unu al alia:

premi buteron en poton; premi la dentojn; premi ies manon.

Premo.

Ago de tio, kio premas:

manpremo.

Alpremi.

Premi al io:

premi iun al muro.

Dispremi.

Dispecigi per premo.

Kunpremi.

Premi de du kontraŭaj flankoj.

Premilo.

Ilo por premi.

Premegi.

Tre forte premi.

Premio.

-

1.

Objekto, donacata al aĉetanto, abonanto ekster tio, je kio li havas rajton:

La abonantoj ricevis kiel premion belan albumon.

- 2.

Objekto, donacata al laŭreato.

Premii.

Doni premion:

El la dudek konkursaj verkoj oni premiis tri.

Premiso.

Frazo (en silogismo), el kiu oni faras konkludon per rezonado.

Preni.

Aligi al si, ekkapti, por teni, uzi, porti:

preni pecon per dufingroj, preni knabon je la mano, preni sieĝatan urbon, preni banon.

Ĉirkaŭpreni.

Ĉirkaŭi per la brakoj.

Depreni.

Preni de io:

depreni kovrilon.

Forpreni.

Preni for de io.

Kunpreni.

Preni kun si:

Kunprenu pluvombrelon.

Partopreni.

Ĉeesti en ia kunveno, havi parton en ia afero diskuto. Komparu:

Akcepti, ricevi.

Prepari.

Fari ĉion necesan, por ke io povu esti uzita, por ke io povu havi lokon:

prepari liton por la dormo, prepari manĝaĵon, prepari la spiritojn por nova ideo.

Preparo.

Ago de tiu, kiu preparas. Komparu:

Aranĝi, preta.

Preposto.

Ĉefa pastro de preĝejo.

Prepostejo.

Loĝejo, domo de preposto.

Prepozicio.

Partikulo, esprimanta rilaton inter du vortoj:

en, al, por.

Prepucio

(Anat.). Haŭta faldo, kovranta la kapeton de la vira membro.

Prerogativo.

Speciala rajto, apartenanta al unu aŭ al malmultaj personoj:

prerogativo de reĝo.

Presi.

Per premo multfoje reprodukti sur folioj de papero metalajn literojn aŭ signojn kunmetitajn, ŝmiritajn per inko:

presi arti- kolon, presi libron.

Preso, presado.

Multfoja reprodukto de metalaj literoj aŭ signoj, kunmetitaj kaj ŝmiritaj per inko, sur paperaj folioj, per premo.

Presa.

De preso, kiu koncernas preson:

presa sciigo.

Presisto.

Homo, kies profesio estas presi.

Presejo.

Loko, kie oni presas.

Preslitero.

Metala litero, per kiu oni presas.

Preseraro.

Eraro, farita dum la presado (kompostado).

Presprovaĵo.

Prova presaĵo, en kiu oni korektas la preserarojn.

Presbiteriano.

Protestanto (en Anglujo), apartenanta al sekto, kiu malakceptas la povon de la episkopoj.

Presbiterianismo.

Religio de la presbiterianoj.

Preskaŭ.

-

1.

Ne multe malpli, ol: La parolado daŭris preskaŭ unu horon. -

2.

Ne tute, sed ne multe mankas; Li preskaŭ svenis de doloro.

Preta.

Preparita por tuja uzo, apliko, ago:

La tagmanĝo jam estas preta. Preta forvojaĝi.

Pretigi.

Fari ion preta:

pretigi liton por gasto.

Preteco.

Eco de tio, kio estas preta:

la batala preteco de armeo.

Preteksto.

Ŝajna motivo, kiun oni uzas, por kaŝi la veran: La elektito rifuzis akcepti la postenon je preteksto de manko de l' tempo.

Preteksti.

Prezenti, kiel pretekston: preteksi vojaĝon.

Pretendi.

Aserti, ke oni havas rajton je io kaj sur tio bazi sian postulon.

Pretendo.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука