Dum dudek kvin tagoj de foresto nenio ŝanĝiĝis en lia loĝejo: same, kiel antaŭe, de la plafona salivo pendis grizaj fadenoj de araneaĵo; flava fenestra kurteno spiris, vibrigate de trablovo; senkoloriĝinta teatra afiŝo sur la ŝutro de vesta ŝranko maskis disbatitan vitron; kolbasaj ŝeloj kaj pecetoj de fromaĝo, neglekte balaitaj en angulon, mistere scintilis per ŝimo — senvoĉaj atestantoj kaj partoprenintoj de la adiaŭa amikvespero ankaŭ la forpermeso.
Пример 2.
На третий день путешествия Десна сделала поворот, еще один и, выписывая гигантские колена, пошла на сближение с Брянским лесом.
Можно без устали говорить о его розовых рассветах, словно бы со сна взлохмаченных утренними туманами, о полдневном, раздобревшем солнце, от нечего делать играющем зайчиками сквозь листву дубов, окружающих многоцветные поляны, о синих сумерках с их колеблющимися тенями, когда мирные шорохи становятся загадочными, а ты лежишь на разогретом за день сене и ищешь первую звезду в темнеющем небе.
La trian tagon de la vojaĝo Desna-rivero faris turnon, ankoraŭ unu, kaj, zigzagante per gigantaj piruetoj, iris al proksimiĝo kun Brjanska arbaro.
Oni povas sen laco paroli pri ĝiaj rozkoloraj mateniĝoj, hirtigitaj de aŭroraj nebuloj, kvazaŭ ĵus-de-dorme, pri la tagmeza korpulenta bonkoriĝinta suno, kiu pro nenionfaro ludas per rebriloj-radieroj, kiel per saltantaj leporetoj, tra foliaro de kverkoj, ĉirkaŭ multkoloraj interarbejoj, pri la ultramaraj krepuskoj kun iliaj palpitantaj ombroj, kiam malrankoraj susuroj iĝas enigmaj, kaj oni kuŝas sur fojno, varmigita dumtage kaj serĉas la unuan stelon en obskuriĝanta ĉielo.
Пример 3.
В деревянных избах среди яблонь и кустов жасмина обливалось кровью сердце великих поэтов.
En krudaj lignotrabaj domoj, meze de pomujoj kaj jasmenaj arbustoj, sangoplenis la koro de grandaj poetoj.
Пример 4.
Их притворы закрыты, низкие навесы покрылись мохом, но стены из красного кирпича вросли в землю и кажется, что они ничего не боятся — ни зигзагов молний, ни долгих мировых войн, ни неизбежных смен столетий.
Iliaj enir-portaloj estas ŝlositaj, malaltaj ŝedaj randoj kovriĝis per musko, sed la muroj ruĝabrikaj eniĝis en grundon kaj, ŝajnas, nenion ili timas, nek zigzagojn de fulmoj, nek longajn mondmilitojn, nek neeviteblajn anstataŭojn de jarcentoj.