B. Pavlov. Helpi povas komputilo
(Estas konate, ke elektronaj komputiloj pleje efektivas, kiam sur ilia bazo estas kreataj aŭtomatigitaj direkt-sistemoj. La projektado de ADS (aŭtomataj direkt-sistemoj) postulas grandan laboron de centoj da specialistoj, por krei ĝin necesas diversspecaj aranĝoj, realigantaj akumulon, translacion de informaĵoj kaj klara ilia demonstro. La plena valoro de tiu helpa ekipo multe superas la koston de la komputilo mem, sed produktado de tiu ekipo dume postrestas kompare kun produktado de komputiloj.
Certe, pensi pri la kreo de ADS necesas, ĉar ĝuste tiu vojo estas la ĉefstrato de scienc-teknika progreso. Kune kun tio oni ne povas allasi, ke la havata parko de komputiloj senfunkcie atendu ĝis kiam aperos ĉiuj kondiĉoj por kreo de ADS. Ajna organizaĵo, akirinta komput-teknikon, havas problemojn, al kies solvo jam nun povas esence kontribui la «intelektaj» maŝinoj.