– Kio okazas finfine? – Kvankam io en li sciis kaj komprenis, tro longa kondiĉado malhelpis lin kredi. Mire, li perceptis ŝian nerepuŝon. Kaj samtempe, en alia parto de si, li ne miris, ĉar la respondon li konis jam de la stacidoma renkonto.
– Finfine mi sentas viron en mi.
– Ĉu vere vi neniam antaŭe…? Tamen vi ne aspektas kiel sensperta virgulino… vi… Ree li konis la respondon, ie, sed li bezonis ĝin aŭdi.
– Ho jes mi jam provis! Se vi scius, kiom mi provis! Sed iliaj juveletoj simple perdiĝis en mi. Mia ginekologo diris, ke verŝajne neniam mi trovos viron kapablan plezurigi min, ĉar mi estas tro vasta kaj longa tiuparte. Tial mi eniris monaĥinejon. Sed ne povis … ho Ĝim!
Li atingis la ekstremaĵon. La suba parto de lia ventro unuafoje en lia vivo tuŝis la ventron de virino, ene de kiu li pulsis, varme, plaĉe, plezurege. Cojo eksplodis en lia koro, kiel neniam li imagis, ke ĝi eblus. "Hejme", – kriis lia koro, lia korpo, lia falŭs. – "Hejme, jen finfine mi troviĝas hejme."
Iliaj buŝoj miksiĝis, dum la korpoj kadence kundancis la plaĉe longigatan dancon de geĝuo.
Ha, tiuj tagoj en Valmu! Se mi dirus, ke ili ne manĝis, ne trinkis, ne promenis, nur korp-al-korpis tuttage, vi ne kredus min, kara leganto, tute prave, kaj tamen! Tiuj aliaj okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de reciprokaj ĝueblecoj.
Kiel amdone li palpis ŝiajn mamojn, kisis ŝian ventron, ludis kun la sentema ĝubutoneto! Kiel amkone ŝi karesis lian bruston, knedis lian glanon, enigis en sian longan, longegan premejon lian voluptilon, sopiran de jaroj kaj jaroj al tia tutlonga kaptiĝo!
Al la interkoniĝo de la korpoj paralelis interkoniĝo de du vivoj, de du koroj, de du amtalentaj personecoj. Ke ili estis kvazaŭ planitaj de la destino unu por la alia, tio ekde la unua momento al ambaŭ evidentis, sed la ĉiuminuta konfirmo de tiu vero ne estis pro tio malpli feliĉiga.
Sur planedo, en socio, kie tiom da verkoj epopeas la tragikajn aspektojn de la homa vivo, agrablas al historiisto foje raporti pri la ĝermo de feliĉa para vivo. Kiel jus rakontite.
Al tiu planedo ridete rigardis du estaĵoj homformaj, kies lumaj korpoj al surterulo ne videblis, ĉar ili situis en transa dimensio. Jes, ili kontemplis tiun planedon, ties urbeton Valmu, kaj, se esti tute preciza, difinitan ĉambron en Hotelo Belmonta. Ili tre kontentis pri si.
– Vi laboris efike, – diris Gabriel al Prof. Ketulen.
Kaj en tiu transa mondo ĝoja eho ripetis: – fike, fike, fike…