Li ne respondas. Li ne respondos. Sur la ekrano de lia menso repasas la filmo de liaj heroaĵoj. La blonda iom vulgara, la brunhara de la kinejo, la aliaj. La polico ne komprenos, tial preferindas silenti. Li havaspuran konsciencon. Li faris nur sian devon. Ĉiufoje post kiam li definitive forpasigis unu el tiuj maldeculinoj, kiuj tiel facile konsentas kuŝi kun viro, ĉiufoje poste li konstatis, ke lia seksumilo grandiĝis. Baldaŭ – kial ne esperi? – eble ĝi fariĝos kiel la dio mem.
Antaŭ la konsternitaj policanoj, kiuj parolis plu, li neaŭdante malzipis sian pantalonon, eligis la pendaĵeton, kaj komencis ĝin karesi starige.
– Novaĵo interesos vin, – Jano ĝoje diris al sia edzino. – Ĉu vere?
– Jes. Ni komprenas la misteron de la simileco inter la laboratoriaj rezultoj pri la du arestitoj, la ĝusta kaj la malĝusta.
– Ĉu estis kunkulpulo en la laboratorio, kiu intence fuŝis…?
– Ne. Kiel komplikan ideon vi ekhavis! Estas multe pli simple. Ni rimarkis, laŭ la identigaj paperoj, ke ambaŭ viroj devenas de la sama vilaĝo, kaj ni enketis tie. Montriĝis, ke Haroldo Gajer, la vera krimulo, estas duonfrato de Ĝim Juga. Sed nek unu nek la alia tion sciis. Haroldo estis edukita kiel senpatra knabo kaj lia patrino neniam diris la veron al li. Kvankam multaj vilaĝanoj la aferon suspektas, tre malmultaj havas certecon.
– Eble Haroldo tion divenis. Eble li pro tio malamis kaj ĵaluzis sian duonfraton, kiu vivis en pli bonaj familiaj cirkonstancoj ol li. Tio eĉ povus klarigi la uzon de la stranga artefarita faluso, tiel simila al la vera de Ĝim.
– Sed tio implicus, ke li vidis Jugan en erekta stato!
– Nu, ĉu tio estus vere neprobabla? Multaj adoleskantoj ludas kune je seksaj ludoj, ĉu ne? Eble foje li ĝin vidis… Sed tio ne solvas mian problemon rilate al Ĝim.
– Kiun problemon?
– Jano! Ĉu por vi la vivo ĉesas ekzisti post kiam enketo finiĝis? Min turmentas la demando, kiel helpi lin vivi kun tia organo, kiu malhelpas plenan seksan ĝuon. Lia sorto ne estas enviinda, kaj mi ŝatus fari ion utilan por li.
Sed pri tiaj problemoj Jano tute ne sentis sin kapabla.
La persono, kiu plej helpis Ĝojan, kiam ŝi komencis labori kiel psikologo, estis Prof. Arno Ketulen, sub kies kontrolo ŝi prizorgis siajn unuajn problemulojn. Ŝi konservis al li tre profundan fidon, kaj nun, kiam la kazo de Ĝim igis ŝin zorga, ŝi pensis al li.
lon ŝi ne atendis: ke ŝi vidos lin enlita.
– Mi baldaŭ mortos, – li diris al ŝi, kaj ŝi miris pri lia sereneco. – Tial min des pli ĝojigas revidi vian luman vizaĝon.
Ŝi raportis pri Ĝim kaj lia stranga problemo. Prof. Ketulen aŭskultis pacience, dolĉe karesante ŝian manon. – En nia profesio, ni ofte renkontas tiajn murkazojn, ĉu ne?
– Murkazojn?
– Jes, kazojn, kiuj estas muroj, aŭ pli ĝuste en kiuj ni troviĝas antaŭ muro, kiun ni ne povas trapasi. Kazojn, kiuj staras trans la limo de nia povo helpi. Tiuj estas la plej dolorigaj.
Ŝi pensis, ke ŝia kunparolanto per si mem prezentas tian kazon, kaj tiu penso ne plaĉis al ŝi. Ŝi ne sciis, kion diri.
– Mi pensos pri vi, kaj pri tiu Ĝim, – li promesis. – Se mi ekhavos ideon pri solvo, mi kompreneble ĝin tuj komunikos al vi.
Ŝi sentis, ke li estas tre laca, kaj kun kortuŝa kiso lin adiaŭis.
Ŝi ne povis diveni, ke post apenaŭ du horoj li mortos. Verŝajne, kara leganto, vi vin demandas, kial raporti pri tiu okazajo? Paciencon! Vi baldaŭ komprenos. Kaj same pri la ĉi-sekva parto, kies rilaton al la tuto ne eviden tos al vi tuj.
Ilona viŝis al si la okulojn, dum singultoj plu spasme skuis ŝian bruston.
– Jes, vi pravas, – ŝi simple diris.
La monaĥinestrino kapjesis silente.
– Estas pli bonetiel, – la estrino fine diris. – Vi ne estas adaptita al monaĥina vivo. Finfine, vi venis ĉi tien nur por solvi vian problemon pri viroj, ĉu ne?
– Jes, – llona respondis mallaŭte. – Mi esperis, ke en monaĥinejo mi forgesos ilin, mian bezonon je ili, sed al mi ne prosperis. – Ŝi pensis pri sia soifo al viroj, kaj pri la fakto, ke neniam ŝi trovos unu, kiu sukcesos kontentigi ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia misproporcia korpo, kun la tro granda pelvo, kiu maskis al tiom da viroj la fakton, ke multo en ŝi estas reale bela.
– Mi preĝos por vi, – promesis la monaĥinestrino, kaj komfortis llonan la penso, ke tute certe ŝi tion faros. Ŝi tamen ne aŭdacis diri, ke pri la efikeco de tia agado ŝi havis plej fortan dubon. Ŝi prenlevis la valizon, kaj eliris.
– Plej malfacile estas adaptiĝi, – diris ridema voĉo.
Prof. Ketulen turnis sin. – Kiu vi estas?
La junulo, kiu staris malantaŭ li, sidiĝis. Li ridetis korvarmige.
– Mi estis komisiita gvidi vin. Mia nomo estas Gabriel. Mi estos via instruanto, la ulo, kiu helpos vin adaptiĝi al la vivo posttera. Kiel vi vidos, ni multe helpas nin reciproke ĉimonde.
– Mi ne kapablas kutimiĝi al la ideo, ke mi mortis, – reveme komentis la profesoro. – Mi sentas min tiel… normala. Nur la foresto de fizika doloro…
– ĉiu el ni spertas la samon, komence. Tial utilas gvidisto. Fakte, la plej bona maniero akceli la adaptiĝon estas eklabori tuj. Kion vi po…?