Читаем Ĉu ŝi mortu tra-fike? полностью

Estis io simila inter Haroldo Gajer, la junulo, kiu atakis Nhan, kaj Ĝim Juga. Li estis malpli altaol Ĝim, malpli forta ankaŭ, sed la okuloj, la haroj, la mentono estis sammodelaj. Kaj simila estis ankaŭ la ĉarmo.

Por la polico estis humilige devi liberigi Jugan. – Eksternorma renkontiĝo de koincidaj detaloj, – ili klarigis. Sed tio montris, kiel malĝusta fojfoje scienca polictekniko povas esti. Oni kompreneble analizis lasangon kaj pubharojn de tiu alia junulo, kaptita ĉe l’freŝa faro: ili prezentis la samajn karakterizojn kiel tiuj de Ĝim. Humiliga, verdire, ne facile akceptebla konstato pri malpravo.

Kaj nun tiu junulo sidis sub pridemandado, kaj obstine mutis. Se la polico nur imagus, kio okazas en lia cerbo!

– Kial vi ilin strangolis? – la stulta policano demandis. Sed li estis pli forta. Li ne respondos. Li nur pensis: "Kompreneble mi devis strangoli ilin, ili estigis en mi pekajn dezirojn. Ili devigis min malpurigi mian animon. Sub sia eta, svelta korpo, ili estis la Malbono".

– Sed kial vi… vi enperfortis en ilin tiun longan, dikan objekton?

La polico ja trovis ĉe la arestito specon de artefarita faluso el rigida plasta materialo. Ĝi konsistis el partoj, kiuj povis engliti unu en la alian, tiel ke, por portiĝi, ĝi ne estis pli longa ol polica klabo, dum en funkcia pozicio ĝi longis pli malpli 50 centimetrojn.

Ruza esprimo aperis sur lia vizaĝo. Sed li diris nenion, kaj nenion li diros. Li nur memoris.

Kiom aĝa li estis? Ĉu deksesjara? Li revidas sin, en tiu arbaro. Kiom li ŝatis grimpi sur la arbojn, sur la arboj! Tio estis lia teritorio, lia rifuĝejo, por revi sola, aŭ legi. Kiel precize li revidas tiun tagon!

Li sidas sur malalta branĉo, kaj jen alvenas Ĝim, Ĝim Juga, la samvilaĝano. Ĝim ne povas vidi sian samaĝulon, kaŝitan en la folioj. Li rigardas ĉirkaŭen, kvazaŭ porcertiĝi, ke ĉeestas neniu. Sekurigita de la kompleta silento, li eligas sian kacon, videble ne por urini.

Jen li komencas ĝin masaĝi. Fascina vidaĵo, absolute fascina. Ĉar lia organo fariĝas tiel longa, longa! Kaj dika! Vera paliso ĝi estas, ne peniso. Ĉu eblus forturni la okulojn? Kaj daŭre, malrapide, kiel konscienca metiisto, li masaĝas. lom post iom, liaj movoj akceliĝas, ĝis fine ili alprenas furiozan ritmon. Kaj jen okazas la eksplodo.

Kiel tiuj policanoj povus kompreni? La gejsero skande funkciis dum almenaŭ 10 minutoj, kraĉante siajn genojn ĝis distancode 20 metroj, surverŝante lateron, lafoliojn, la branĉojn, kaj milojn da insektoj, en nekredebla praa fekundrito.

Kiu homo povus kompreni la efikon de tia spektado? Tia sceno ne forgesiĝas, ĝi ne allasas forgeson, ĝi revenas nokton post nokto en sonĝoj, en premaj, angoraj sonĝoj. Ĝi igas freneza.

Neniu, ĉefe policano, povus kompreni la kulton: kiam li skulptis el ligno la unuan reproduktaĵon de la ĝima faluso, kaj ĉiutage adorkliniĝis antaŭ ĝi. Estis bona ideo: ekde tiu tago, la angorsonĝoj ĉesis. Li portis florojn al tiu altaro kaj bruligis kandelojn aŭ incensbastonetojn apud ĝi. Tiuepoke jam lia patrino mortis, kaj patron li neniam havis. Vivtenante sin kiel laboristo, li loĝis sola, kaj trovis egan konsolon en la kulto.

– Kial? Kial? Kial? – demandas la policanoj.

Stultaj obstinuloj! Li ne respondos, ĉar respondi li ne povus. Kial paroli al homoj, kiuj ĉiaokaze ne povos kompreni?

– Kial tiujn virinojn? – ili demandas.

Plu silenta, li prezentas al ili nur sian revkaptitan esprimon, kun sfinksa rideto. Virinoj, ĉu?

Li memoras la unuan. Ŝi estis bela, gaja, kaj li videble plaĉis al ŝi. Li ne estus imaginta antaŭe, ke estus tiel facile venigi ŝin al sia loĝejo. Hi drinkis, drinkis. Sed alkoholaĵo ŝajne igis ŝin pli kaj pli postulema. Kaj supereca.

– Nur tion vi havas! – ŝi diris ironie, prenante en sian manon lian viran ileton. Tiaj rimarkoj pli kaj pli igis lin perdi sian memcertecon. Li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu.

Tiuj insultaj diroj ŝiaj estis neakcepteblaj. Tial li montris al ŝi, ke li havas pli. Li prenis la dion faluson de surties altaro kaj ĝue perfortis la freŝmortan korpon per ĝi.

– Kial? Kiel? Kion? – demandas la policanoj.

Li ne respondos. Ili eĉ ne scias pri tiu unua. Li sukcesis forporti la kadavron al la aŭteto, kiun li ĵus akiris de amiko ŝtelisto. Neniu vidis lin. Kaj poste li ĵetis ĝin en la riveron. Oni ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj la polico certe imagas, ke kiel centoj da junulinoj, ŝi ien forkuris kaj foje reaperos.

Post tiu…

Pasis pluraj monatoj, kaj fine li elpensis kaj fabrikis la redukteblan plastan faluson, kiun li povis kunporti enpoŝe. Tiel li havigis al si unu virinon ĉiumonate. La uzo de tiu giganta faluso pensigis lin pri Ĝim. Li eĉ ĝue esperis, ke tiun oni suspektos. Ja kial oni lasas liberatian monstron? Ulojn kun tia organo oni devus enŝlosi, aŭ almenaŭ kastri.

– Kial? Kiam? Kiun? – la polico demandas.

Перейти на страницу:

Похожие книги

108 вопросов о здоровье и любви
108 вопросов о здоровье и любви

Автор – доктор с большим стажем. Гинекология, психология, гомеопатия, энергетическое целительство – врач должен быть мастером на все руки, ведь тело нельзя лечить, не заглянув в Душу…За долгие годы работы десятки тысяч пациентов самого разного возраста были у нее на приеме. И естественно, возникало много вопросов: кто-то задавал их напрямую, кто-то в письмах. Стопки конвертов, в которых скрыты сомнения, проблемы, боль…Название книги не случайно. На Востоке есть такое понятие, как энергетические центры, или чакры. Когда человек идет по своему пути правильно, главная чакра раскрывается на сто восемь прекрасных лепестков лотоса, и наступает «просветление» человека. Маргарита Сергеевна ответит на сто восемь вопросов пациентов и слушателей. Вопросы разнообразные и порой неожиданные: о здоровье, жизни и конечно же о любви. Ответы будут предельно простыми и понятными, текст дополнен удивительно добрыми авторскими стихами.Ни одна книга не попадает в руки случайно, и, если вы читаете эти строки, значит, ответ на ваш наболевший вопрос ждет под обложкой…

Маргарита Сергеевна Шушунова

Семейные отношения, секс / Медицина / Психология / Образование и наука
Хороший муж: правильный уход и кормление. Как сделать брак гармоничным и счастливым
Хороший муж: правильный уход и кормление. Как сделать брак гармоничным и счастливым

Срываться на мужчин, критиковать, обвинять, выискивать недостатки для многих женщин стало привычкой. Они совершенно не понимают и не чувствуют, какое разрушительное воздействие оказывают на своих мужчин, а следовательно, и на отношения.Семейный психотерапевт, доктор Лора Шлессингер убеждена – мужья зависят от своих жен, ожидая их поддержки, одобрения, ласки и горячего ужина. Если эти условия соблюдены, мужчина свернет ради такой женщины горы, а в их доме будет царить настоящая семейная гармония.Эта провокационная книга спасла и реанимировала несметное количество проблемных супружеских отношений и сделала тысячи женщин по настоящему счастливыми.

Лора Шлессингер

Семейные отношения, секс / Зарубежная психология / Образование и наука