Ŝi povus reagi per timo. Ŝi povus vangfrapi lin. Ŝi povus diri krude: – Sinjoro, mi vin ne konas, lasu min!, – sed nenion similan ŝi faris. Mirante ŝi konstatis, ke ŝi ridetas, kaj ke ŝi deziras lin koni pli.
Li ne sciis, kion ŝi faras ĉi tie, li ne demandis sin, ĉu ŝi jam havas bileton kaj vojaĝplanon tute precizan, li nur diris:
– Ĉu vi jam estis en Valmu?
Ŝi kapneis, forskuante lastan ofensivon de larmoj.
– Ankaŭ mi neniam iris tien, sed ĉiuj diras, ke estas plej bela loko. Kial vi ne venus kun mi?
– Kial ne? – ŝi aŭdis sin diri, samtempe pensante, ke antaŭ unu horo ŝi ankoraŭ loĝis en monaĥinejo. Ŝi rondrigardis la trinkejon. Ĉe pluraj tabloj junulinoj sidis senvire, kaj tamen multe pli belaj ol ŝi.
– Kial vi proponas tion al mi? – ŝi demandis.
– Kial ne? – li simple respondis, kaj li impulse kisis ŝian manon tiel tenere, ke ondo tre varma fandis la tavolon da glacio, en kiu ŝia koro estis ankoraŭ kaptita.
*
La hotelcambro estis banala, la ĵusa vespermanĝo ne aparte memorinda, sed, malgraŭ sia timo, li ne povis ne kisi ŝin plej arde. Kaj malgraŭ sia timo, ŝi ne povis ne same arde rekisi.
"Ŝi videble deziras min", li pensis, jam sentante, ke lia vivfuŝilo varmiĝas, "sed baldaŭ, ŝi rigardos min monstro kaj forkuros". Tamen li ne povis malligi sin de ŝi.
"Li videble deziras min", ŝi pensis, kaj kvankam ŝi sciis, ke li elrevigos ŝin, kiel ĉiuj aliaj, ŝi sentis ion flueti en ŝi malsupre. Sed tio ne malhelpis la timon. Ŝi travivis tiun sperton jam sufiĉe ofte por scii, ke ankaŭ li defalos de sia ĝuespero, kiam li konstatos, ke ŝi ne povas havigi al li plezuron pro sia tro vasta akceptejo.
Sed ambaŭ tro deziris aliseksan kontakton, ambaŭ tro bezonis la kareson de la alia, por ke timo kaj racio povu venki, kaj ambaŭ kvazaŭ disduiĝis: intelekta parto pasivaspekte atendis katastrofon, dum la alia parto, tro vira, tro virina, pli kaj pli pasie agis, kvazaŭ pro devo natura, kiun superi ne eblus.
Ŝi iniciatis la aferon, malfermante lian pantalonon kaj metante la manon sur lian amdonilon. Neniam ŝi sensis ion simile plaĉan. Li tuŝis tenere sub ŝia robo la femurojn, per mano esplorante pli kaj pli alten. lom poste, kiam ŝi, nuda, kontemplis lin, nudan, liafekundilo jam prezentisde si sufiĉe belan mezuron.
– Ĝim, – ŝi diris ĝoje, proksimigante siajn lipojn al ĝi, – mi neniam vidis ion tiel belan.
Lia reago ege surprizis ŝin. Oni ofte diris al ŝi, ke viroj fieras pri sia tiea longeco. Ŝi ne povis scii, ke ŝiaj vortoj revekis en li delonge kondiĉitan reflekson: li rekonsciiĝis.
Ŝi sentis lian ŝanĝon de sinteno, levis la okulojn al lia vizaĝo, ĝi estis nekredeble pala.
– Kio estas al vi? – ŝi maltrankvile demandis.
– Mi ĵus vekiĝis, – li respondis seke. – Estas senutile. Ni malpli suferos, se ni haltos tuj.
– Ĉu halti? Haltigi kion? Kial sufero? Mi…
– Virinoj kun mi povas nur suferi,– li konfesis, kaj la amara tono ŝin samtempe timigis kaj tuŝis ĉe la koro.
– Kial?
– Vi vidis ĝin nur en la stato antaŭluda. Se vi plu ludos per ĝi, ĝi kreskos tiel monstre, ke mi povus ampreni vin nur kaŭzante al vi grandegan doloron. – ŝi ekridis.
– Mi petas, ne moku min, mi parolas la puran veron, – li diris plorepete.
– Mi ne mokas vin! Kiel mi povus? Sed vi estas granda bebo, al kiu fido mankas. Kial ne provi?
– Ĉar vi treege plaĉas al mi. Kelkfoje, mi konfesas, estis al mi egale, ĉu ĝi dolorigos penetrante. Sed vi estas tiel aminda, tiel delikata, ke…
El la kuŝa pozicio ŝi abrupte metis sin side. Per plej serioza voĉo ŝi ekdiris:
– Ĝim!
Li rigardis ŝin mire. Neniu iam ajn prononcis lian nomon kun tia profundeco de sentoj.
– Nun mi komprenas, kion mi perceptis subkonscie en la stacidomo, – ŝi diris.
– Kion?
– Kial mi nepre devis vin ami.
– Kial?
– Ĉar vi verŝajne estas la sola viro en la mondo, kiu povas plenigi min.
– Plenigi? Kion vi volas diri?
Sed anstataŭ respondi vorte, ŝi nur masaĝis lian suban ventron, liajn femurojn, lian ampafilon, kaj tiu kreskis, kreskis, kreskis, dum ŝi perceptis en si plej dolĉan inundon laŭ la nekredebla longeco de sia amdona respondilp.
Ŝi prenis lian longaĵon mane kaj milde kondukis ĝin al sia pordino. Li hezitis puŝi sin enen.
Ŝi rigardis lian amilon kun radianta vizaĝo, anĝele feliĉplena, metis la manojn sur liajn gluteojn, kaj en sin lin premis.
– Vi rigardis ĝin! Vi rigardis ĝin kvazaŭ admire! ĉu vi netaksas min monstro? – Li angoretraserĉis ŝian vizaĝon.
Ŝi esprimis nur kontentecon, profundan, plenan, longe sopiratan.
– Venu! – ŝi flustris, kaj premis pli forte.
Li sentis sin gliti laŭ la perfekte lubrikita koridoro. Li glitis pli kaj pli antaŭen. Li retenis sin. Li timis la momenton, kiam ŝi krios, kiam li sentos la deziron puŝi sin ĝis-ekstreme, kiam lin kaptos la tento vundi por ricevi f inf ine veran viran plezuron, kaj kiam li, bonulo, subpremos per neofte renkontebla volforto tiun tenton por rapidi eksteren, furioza kaj frustrita, refoje saturita je malespero.
Sed ju pli ĝi glitis antaŭen, des pli ŝia vizaĝo esprimis plenumiĝon.
– Ĝim! Ĝim! – ŝi krietis. – Finfine!