– Amon. Aŭ pli ĝuste seksumon. Almenaŭ, tio estas nia dedukto, ĉar oficiale, li nur estis amike invitata. Ĉiaokaze tiu diplomato el Zob-elnu, mi forgesis la nomon, de tiu eta emirujo, estas konata samseksemulo. Ŝajnas, ke li enamiĝis al Ĝim kaj ĝuas liajn servojn, laŭdire, ĉiumonate, kiam la luno plenas. Tion diris, neoficiale, la advokato de Ĝim Juga, kiun tiu moŝto mem proponis al la arestito.
– Unufoje monate! Nekredeblas. Kiel li klarigas tiun strangan regulecon?
– Li asertas, ke li konatiĝis kun Ĝim dum plenluna nokto, kaj havas ian superstiĉon, kiu igas lin inviti Jugan je tiuj datoj.
– Sed … Kion diras Ĝim?
– Li ĝis nun rifuzis komenti la aferon. Li montriĝas ege embarasita. Li plu asertas, ke li estas senkulpa, kaj ke tion li ne bezonas pruvi. Neniu civitano devas pruvi sian sen-kulpecon, li ripetas, kaj li pravas, el jura vidpunkto. Eĉ se tiu sinteno ne estas vere efika, finfine.
– Mi povus atesti, ke la ambasadoro mensogas, – Ĝoja flustris, pensema.
Jano rigardis ŝin nekomprene.
– Vi, ĉu vere? Ĉu mi bone aŭdis? Aŭ ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias?
Ĝoja mordis al si la lipon, ekkonsciante, ke ŝi preskaŭ perfidis profesian sekreton. Ŝi ne sciis certe, kiuj estas ŝiaj rajtoj kaj devoj, laŭjure, se temas pri murdo, sed ŝi decidis ĉiaokaze prisilenti la aferon. Ŝi ne povus allasi, ke homo, kiu konfidis sekreton al ŝi, perdu pro ŝi la liberecon, eĉ se li estas kulpa. Helpis ŝin decidi la fakto, ke al lia kulpeco ŝi malpli kaj malpli kredis.
– Vi misaŭdis, Jano, – ŝi diris per tre stranga voĉo, kiu sendis la edzon al profundegoj de perplekso. Ĝuste en horo, kiam li bezonus plej firman apogon de sia edzino, ĝuste tiam ŝi rekomencis konduti laŭ maniero incite nekomprenebla.
Ambaŭ silentis. Jano pensis pri Ĝoja. Ĝoja pensis pri la fakto, ke ŝi ne povus atesti pri la konfeso de Ĝim al ŝi rilate la ambasadoron. Eĉ se la profesia sekreto ne plu aplikiĝas, kiam temas pri murdo – kion ŝi devos kontroli, cetere – kaj eĉ se ŝi ŝanĝus sian decidon silenti, estus facile al la advokato de Ĝim, antaŭ la prikrima tribunalo, neniigi ŝian ateston substrekante, ke ŝi estas edzino de policano implikita en la afero, kaj ke ĉio, kion ŝi diras, eble celas helpi la edzon. Estus pli facile dubigi pri ŝia veremo ol pri tiu de la moŝto araba.
– Pri kio vi pensas? – Jano scivolis.
– Pri la tribunalo. Mi bildigis al mi la proceson pri Ĝim. Mi vidis lin akuzite de la prokuroro, kaj min atestanta…
– Ankaŭ mi pensis pri tio. Ĉu ne mirinde, kiel ofte niaj pensoj disvolviĝas similvoje? – Li preferis ne diri, ke li sufere pensis, fakte, pri ŝiaj nekompreneblaj reagoj.
– Kaj vi, Jano, kion vi imagis rilate al tiu primurdatribunalo?
– Mi vidis sinsekvantaron da araboj, ripetantaj malsamvorte ekzakte saman ateston, plej imprese por ĉiuj ĉeestantoj. Tiun ideon mi kunprenis el la oficejo. Ŝajnas, ke la juristoj en la prokurorejo estas furiozaj, ĉar nun ili frontas al atestoj de la diplomato, de lia sekretario, de lia ŝoforo, de lia ĉefservisto kaj de mi-ne-scias-kiom da araboj, kiuj unuvoĉe proklamas, ke Ĝim ĉeestis je ĉiu plenluna nokto. Imagu, kiel prezentiĝos la kazo antaŭ la ĵurio, kiam unu araba atestanto post la alia venos kiaj Juros, ke Ĝim troviĝis kun la moŝto! Ĉu la prokuroro sukcesos konvinki, ke ĉiuj tiuj nur obeas la mastron? Ĉu li povus eĉ provi tion diri sen kaŭzi seriozan diplomatian incidenton?
– Vi pravas.
– Tiu lasta komplikaĵo komplete elĉerpis miajn fortojn.
Mi starigas al mi tiom da nesolveblaj demandoj! Kion signifas la konduto de tiu ambasadoro? Kial kaj kiel Ĝim konatiĝis kun viro el tute alia medio, kun statuso diplomata? Ĉu estas en la afero io tute alia ol la seksaj krimoj, pri kiuj ni enketis? lu suspektinda flanko, pri kiu ni tute ne pensis? Kaj kial Ĝim ne tuj jesis al la savaj vortoj de la arabo?
– Ĉu lia embaraso ne povus fonti el tio, ke li ne emas konfesi sian samseksemon? Nia socio tute ne estas tolerema por tiuj homoj, kaj eble li havas kondiĉitan defendreflekson treege fortan pri tiu aspekto de sia vivo.
– Fakte, ni scias, ke li ne estas samseksema. La enketo pri li kondukis nin al iu prostituitino, kun kiu li kelkfoje rilatis. Ankaŭ ŝi enamiĝis al li. Ŝajnas, keĉiuj, viroj kaj virinoj, enamiĝas al tiu krimulo.
Ĝoja glutis salivon. Ŝi memoris, ke ŝi ne tiom malproksimis de simila travivaĵo. Ĝim vere estis viro potence amveka.
– Kion ŝi diris pri li?
– Ŝi ploris. Ŝi diris, ke li certe ne estas kulpa, ke ŝi neniam vidis viron kun tiel delikataj sentoj, ke li tute ne estas egoisma aŭ sadisma, nur terure suferas pro manko de taŭgaj kunulinoj. Ŝi mem ege ŝatus akcepti lin en sin, sed tute simple ne povas pro timo vundiĝi.
– Ke li rilatas sekse kun virinoj, tio ne pruvas, ke li ne ĝuigas samseksulojn. Eble li tion faras por mono. Aŭ eble, kiel diras la maristoj, li funkcias jen vapore jen vele. Ĉu tiu virino konvinkis vin, ke Ĝim ne murdis?