– Tiu sinteno estas plej favora al vi, mi gratulas, – Spiro komentis, dum Ĝim nudigis sian subzonan korpon.
– Belan ilon vi havas, – deklaris Dunja, dirante al si, ke la virineto, kiu vizitis Janon, ĉerpis siajn informojn el sia imago. 48-centimetra! Da frenezuloj ĉiam estas pli ol oni emus pensi. Se ĉi tiu longis 10 centimetrojn, tio estis maksimumo.
– Ni petas vian pardonon, sed en nia raporto ni devas indiki viajn dimensiojn. Ni do devos mezuri, – li aldonis.
Ne lasante al Ĝim la tempon eventuale rifuzi, li tiris mezurbendon el sia poŝo, kaptis la penison, kaj aplikis la bendon al ĝi. Lia mano estis varma, kaj la tuŝo kaŭzis etan eksciton. Kelkaj viroj tute ne ekscitiĝas ĉe kontakto kun ulo el la sama sekso, sed Ĝim, kvankam tute ne samseksema – vide, ekzemple, lin ekscitis nur virinoj – estis ege respondema je ĉiu tuŝo en tiu korporegiono. Tial ankaŭ ĉe la arabo li tiel pozitive reagis.
– Niaj ĉefoj havas vere strangajn ideojn, – Dunja diris ridante. – lli petas nin mezuri penisojn, sed la longeco ŝanĝiĝas de sekundo al sekundo. Kio estos la ĝusta? – Parolante, li tuŝis la organon iom pli ol necesus por simpla mezurado. Eble li havis iajn samseksemajn tendencojn.
– Pri la longeco, ni metos ian mezan mezuron, – li diris. – Eble notu 17, Georgo. Kiam mi komencis estis 15, kaj nun jam estas 20. Sed kion fari pri la cirkonferenco? Tio multege ŝanĝiĝas ekde antaŭ kelkaj minutoj. Kaj ni devas noti la cirkonferencon de la balano. Mi eble komencu per tiu. Kia profesio, diable, kia profesio!
Metante la mezurbendon ĉirkaŭ la glanon, li unge tuŝis ties rimeneton, kio kaŭzis al Ĝim fortan ekscitan sensacon.
"Mi erektos," ĉi-lasta diris al si. "Mi sentas nun, ke mi erektos". Li estis ege ekscitiĝema tiuloke, kaj la fakto, ke ĝin tiklis viro nenion ŝanĝis pri tiu fiziologia karakterizo.
Same kiel la penso ruĝiĝi akcelas ruĝiĝon ĉe homo timema, tiu penso nur povis akceli la fizikan reagon. Lia vira ornamaĵo iĝis pli kaj pli malmola. Ĝim tute ne deziris, ke la policanoj vidu, kia li aspektas ĉe plena seksa varmiĝo – li neniam ŝatis, ke oni vidu lin tiastata, ĉar tio akrigis lian senton pri nenormaleco – kaj se li komence konsentis sin montri, tio estis nur ĉar li opiniis, ke ili rigardos dum ne pli ol du sekundoj, kio estis tute akceptebla, tial ke, en trankvileco, lia karuleto estis absolute normala (laŭ dimensioj, se ne laŭ ĉarmo). Sed nun, li lasis ilin tuŝi ĝin, manipuli ĝin, kaj subpremi erekton estis tute neeble.
Kiam la du enketistoj revenis al la ĉefpolicejo, ili povis konfirmi la nekredeblan depozicion: la palison 48-centimetran ili propramane mezuris.
– S-ino Karal!
La nokto estis aparte malluma, la strato aparte senhoma, ŝi ektimis.
Ŝi tuj rekonis la viron, kiu, antaŭ nelonge, ekzibis sin en ŝia kabineto de la psikosociala konsultejo. Sed lia vizaĝo, ĝenerale tiel ĉarma, ĉi-fojeteruris. Al la malestimo, kiu pentriĝis sur ĝi, miksiĝis io minaca.
Li ekkaptis ŝiajn manradikojn, premante ilin tiel forte, ke ili doloris.
– Kien la profesia sekreto? – li demandis per obtuza, furioza voĉo.
– Vi diris al mi, ĉu ne, ke ĉio inter ni estas konfidenca, – li daŭrigis, – kaj mi stulte kredis vin. Mi sciis, ke vi estas edzino de policano, tial mi demandis pri la sekreto. Mi ima-gis vin honesta. Kiam vi konfirmis, ke miaj konfidencoj estos respektataj, mi kredis vin, kaj…
– Mi neniam perfidis viajn konfidencojn, – ŝi interrompis, – kaj mi ne komprenas, kio okazas al vi.
Ŝia tono estis sincera kaj li dum sekundo hezitis. Sed li tuj retrovis sian ĵusan humoron:
– Kiel bele vi komedias! La polico venis al mi. Ili demandis ĉiaspecajn detalojn pri miaj faroj je tiu aŭ alia momento. Longan liston ili havis. Kaj poste, ili devigis min montri miajn plej-intimaĵojn, kaj ili mezuris. Ili suspektas min pri longa serio da krimoj, da seksaj krimoj. De kie, se ne de vi, venis la informo pri mia vira longeco?
Parolante, li laŭgrade tiris ŝin al mallumega pasejo.
– Mi ne scias de kie, – ŝi diris malforte. – Mi nur povas ĵuri al vi, ke mi nenion perfidis.
– Mi fidis je vi, mi fidis je vi, – li raŭkis, kaptante ŝiajn ŝultrojn kaj skuante ŝin. – Ĉu vi komprenas, ke mi fidis je vi? Ke mi trovis vin komprenema, simpatia. Kaj nun …
Ŝi iĝis eĉ pli pala. Ŝi ne kapablis pensi. Ŝi diris al si, ke li estas freneza, kaj ke neniu argumento povus lin konvinki. Ekperlis larmo.
– Mi povas diri al vi nenion alian ol la veron, – ŝi diris per mallaŭta voĉo, tre malsama ol la kutima. – Mi neniam menciis vin aŭ vian problemon al mia edzo, nek al iu ajn, sed vi ne kredos min.
Liaj manoj proksimiĝis al ŝia kolo. Ondo de angoro ŝin ekkaptis. Ŝi sentis, ke ŝi baldaŭ panikos preter prudento. – Ĉu vi intencas murdi min, kiel vi murdis 10 senkulpajn virinojn? Eble vi…
– Kion? Vi kredas, ke mi estas tiu murdema seksmaniulo? Kaj vi nomas vin psikologo?
Lia indigno sonis tute sincera, sed liaj okuloj iĝis strange ruĝecaj, febraj, kaj liaj manoj nun atingis ŝian gorĝon.