Читаем Ĉu ŝi mortu tra-fike? полностью

Ĉiuj ridis kaj ĵetis florojn unu al la alia. Unu eĉ ornamis per lekanteta krono lian orgojlan amilon. Kaj jen la belulina rondo pli kaj pli proksimiĝis al li, ĝis ĉiu knabino,sin reciproke tenante ĉe la talio, premis sin al li. Ilia varmo, iliaj junaj haŭtoj estis ege plaĉaj al lia epidermo.

Nun li kuŝis kaj ĉiuj knabinoj genuis ĉirkaŭ li. Ili karesadis la krurojn, la bruston, la nukon, la brakojn, ĉiuj samtempe laŭ ritmo de anĝeleca muziko. Ili kisadis lin laŭ la tuta korpo. Per siaj manoj, ili formis tunelon, en kiu ĝi povis daŭrigi la dancon pli kaj pli ĝue. Aŭ, okope, ili lekis ĝin, de la dikega balano ĝis la firma bazo pilastra. Jes, jes, ĝuon tia opo scius doni, al viro sekse elnorma.

Li malfermis la okulojn.

– Pri kio do vi pensis? – demandis Aminda. – Via stango dikiĝis kaj emis vibri, dum vi kuŝis kun okuloj malfermitaj.

– Mi pensis pri la plezuro ludi sekse kun grupo da belaj inoj. La ideo de via seminario ne estas malbona.

– Bedaŭrinde ĝi ne estas realigebla.

– Kial?

– Pro plej proza kaŭzo: kostus tro multe.

Li alprenis malĝojan esprimon.

– Kompreneble, – li diris.

– Jam mi kostas tro, por ke vi povu veni regule, kun via salajro, kvankam mi tre ŝatas vin kaj mi kapablus akcepti vin senpage, nur pro malsaĝa korinklino. Sed miaj koleginoj ne estas simile filantropaj, kaj ili postulus la normalan prezon. Do imagu, kiom kostus, eĉ se estus nur kvar el ili dum unu horo!

– Kompreneble, – li ripetis, kun falantaj vizaĝtrajtoj. – Estis nur bongusta revo. Nu, ĉu nenio alia rezultis el viaj diskutoj?

– Tamen jes. Estas io, sed ĉu akceptebla, mi ne scias.

Ŝi kisis lian ventron, amike taŭzetis liajn virajn partojn, kaj diris:

– Atendu momenton, mi tuj revenos.

Kiam ŝi revenis el la banĉambro, ŝi portis strangan objekton, el sufiĉe rigida plasta materialo, kiu prezentiĝis kiel tubo, iom pli ol 30-centimetra, ĉe kies ekstremaĵo troviĝis, unuflanke, iom kurba plato, kelke firma, sed tamen ne rigida, kaj aliflanke ronda rando iom pli dika ol la tubo mem.

– Kio estas tio? – li demandis, kaj la sola vido de tiu aĵo jam igis lian pafilon eksinki.

– Oni ĝin nomas haltigilo. Ĝi estas uzata por kazoj similaj al la viaj, kvankam neniu el miaj koleginoj iam ajn aŭdis pri iu komparebla laŭdimensie al vi. Ĝi konservas dum sufiĉe longa tempo la varmecon de la akvo, en kiun oni metis ĝin antaŭ la uzo, kaj oni ŝmiras la internon per speciala pomado por ĝin lubriki. La virino fiksas ĝin al si per ĉi tiuj rimenoj. Tiel, ŝia amkoridoro ricevas longiĝon, la viro do povas penetri ŝin, kaj lia puba parto estas haltigita de la plato, kiu estas varmeta, firma, tamen iom fleksebla, tiel ke ĝi elvokas korpon. Ĉu vi volas provi? Laŭdire, la sensaco, por viro kun longa fluto, estas preskaŭ la sama, kiel se li enirus la virinon normale.

Ĝim ne aspektis entuziasma.

–  Ŝajnas al mi, ke tio forprenas multon el la poezio de la ago.

– Ĉar por vi ĝi estas poezia?

Aminda pensis pri sia laboro. Kiom maltrafis lia vorto! Kaj tamen ĝi pinĉis ŝian koron. Tiun viron ŝi estus ŝatinta renkonti, antaŭe.

Ŝi karesis lian bruston, lian ventron, atingis la nun mola viraĵo, kaj ĝin milde palpadis.

– Mi estas kriplulo, kaj jen mia protezo, –  li diris amare.

Aminda miris. Ŝi fojfoje aŭdis, ke ekzistas viroj, porkluj seksa kuniĝo estas io alia ol pure besta, ĝuiga procezo, sed neniam ŝi renkontis iun similan. Ĝim estis fenomeno laŭ pli ol unu vidpunkto. Reveme, ŝi per unu mano masaĝe laŭiris la tutan longon de la alpendaĵo, dum la alia fingris lian balanon tiel sperte, ke lia seksumilo streĉiĝis ĝis nekredebla maksimumo. Ŝi surmetis la "artefaritan vaginon" kaj flustre ihvitis: "Venu!"

Sed li trovis kontraŭargumenton:

– Mia glano estas tro dika, ĝi ŝiros vin, eĉ kun tiu ĉi afero.

– Ne timu. La virina pasejo estas ege fleksebla. Ĉu vi jam vidis, kiel dika estas la kapo de novnaskito? Ĝi tamen pasas tra ĝi. Estas vere, ke vi estas granda laŭ ĉiuj dimensioj. Tial mi petos vin antaŭeniri nur tre malrapide, por ke miaflanke mi povu taŭge adaptiĝi.

Kun dubema esprimo, li eniĝis en la plastan manikon. Surprize, ĝi estis plaĉe varmeta, kaj glitfacila. Kiam li atingis ŝian sojlon, la diferenco tamen tuj sentiĝis.

– Atendu, – ŝi diris, – ne perfortu. Restu momente, ĝis mi komencos adaptiĝi. Ĉu vi povas?

Li estis fakte ege ekscitita, malgraŭ la artefariteco de la plastaĵo, sed li sukcesis paciencigi sin. Li sentis fortan inklinon stimuli'ŝin fingre, sed pro la "protezo" ne eblis.

– Venu, – ŝi susuris, kun samtempe ĝema kaj plezura elspiro, – sed delikate, mi petas.

Li puŝis sin iomete. Estis por li nova, neesperita sperto: povi eniri sen vundi, sen perforti, sen ŝiri. Ŝia pordeto fermiĝis tre streĉe ĉirkaŭ lia vastega glano, kaj jam tio per si mem kaŭzis neatenditan volupton.

Milimetron post milimetro, li progresis. Ŝi adaptiĝis. Verŝajne tiel, kiel ŝi antaŭe rimarkigis, bebo naskiĝanta estigas organ-adapton. Li iris ĝis la fundo. La plasta plato lin haltigis. Li sentis ĝian malnaturecon, sed la fakto, ke io premas lian puboston, donis ian kontentigon al tiu pozicio.

– Restu momenton, – ŝi diris.

Перейти на страницу:

Похожие книги

108 вопросов о здоровье и любви
108 вопросов о здоровье и любви

Автор – доктор с большим стажем. Гинекология, психология, гомеопатия, энергетическое целительство – врач должен быть мастером на все руки, ведь тело нельзя лечить, не заглянув в Душу…За долгие годы работы десятки тысяч пациентов самого разного возраста были у нее на приеме. И естественно, возникало много вопросов: кто-то задавал их напрямую, кто-то в письмах. Стопки конвертов, в которых скрыты сомнения, проблемы, боль…Название книги не случайно. На Востоке есть такое понятие, как энергетические центры, или чакры. Когда человек идет по своему пути правильно, главная чакра раскрывается на сто восемь прекрасных лепестков лотоса, и наступает «просветление» человека. Маргарита Сергеевна ответит на сто восемь вопросов пациентов и слушателей. Вопросы разнообразные и порой неожиданные: о здоровье, жизни и конечно же о любви. Ответы будут предельно простыми и понятными, текст дополнен удивительно добрыми авторскими стихами.Ни одна книга не попадает в руки случайно, и, если вы читаете эти строки, значит, ответ на ваш наболевший вопрос ждет под обложкой…

Маргарита Сергеевна Шушунова

Семейные отношения, секс / Медицина / Психология / Образование и наука
Хороший муж: правильный уход и кормление. Как сделать брак гармоничным и счастливым
Хороший муж: правильный уход и кормление. Как сделать брак гармоничным и счастливым

Срываться на мужчин, критиковать, обвинять, выискивать недостатки для многих женщин стало привычкой. Они совершенно не понимают и не чувствуют, какое разрушительное воздействие оказывают на своих мужчин, а следовательно, и на отношения.Семейный психотерапевт, доктор Лора Шлессингер убеждена – мужья зависят от своих жен, ожидая их поддержки, одобрения, ласки и горячего ужина. Если эти условия соблюдены, мужчина свернет ради такой женщины горы, а в их доме будет царить настоящая семейная гармония.Эта провокационная книга спасла и реанимировала несметное количество проблемных супружеских отношений и сделала тысячи женщин по настоящему счастливыми.

Лора Шлессингер

Семейные отношения, секс / Зарубежная психология / Образование и наука