Helena estis furioza. Kio plej kolerigas ol konstati la propran naivecon? Je la amesprimoj de Bernardo ŝi fidis, sed nun ŝi vidis lin, propraokule. Li kisis iun inon, eĉ ne belan. Li kisis ŝin pasie. Kompreneble, li imagis, ke Helena laboras en la oficejo. Ŝi devis labori vespere hodiaŭ; li ne povis scii, ke la aranĝo lastminute ŝanĝiĝis. Kaj malbeninda hazardo faris, ke ĝuste …
Nun Helena vagis sur la trotuaro, ne sciante, kion fari. Jam de kelkaj minutoj la komenca malĝojo cedis lokon al kolero. Pli kaj pli ŝi sentis emon venĝi sin.
La lumaj reklamoj de kinejo haltigis ŝin: "La forlasita sin venĝas", titoliĝis la filmo. Ĉu ne signo de I' destino? Ŝi enpaŝis en la atendovicon.
Juna viro staris, ne en la vico, sed tuj apude, studante la filmfotojn. Ekvibris liaj nazmuskoletoj: li flaris. Apenaŭ movante la kapon, per okuloj streĉitaj ĝis la ekstrema rando orbita, li rigardis ŝin. Ŝi odoris je virino deziranta viron, eble eĉ nescie.
Li inventaris: iom tro grandafrunto, sed varmaj brunaj okuloj plenaj je fajro, kis-invitaj lipoj, brusto palpinda, malavaraj koksoj, belaj kruroj. Ĉiuj havindaj kurboj ĉeestis kaj harmoniis inter si. Li faris unu paŝon kaj troviĝis en la vico. Nur unu kliento apartigis lin de ŝi.
Kiam li eksidis en la apudan seĝon, kvankam la kinejo estis preskaŭ malplena, kaj li povus elekti iun ajn lokon, ŝi ridetis al li. Li tiel sciis, ke jam sukcesis la entrepreno. Por ricevi konfirmon, li larĝe apartigis la genuojn, tiel ke la dekstra troviĝis en ŝia teritorio, sed ne tuŝis ŝin.
Kiam li prenis ŝian manon kaj portis ĝin al siaj lipoj, ŝi lasis lin fari. Kiam li metis sian manon sur ŝian ŝultron, ŝi metis sian vangon ĉe lian. Kiam li delikate manis unu mamon, ŝi donis al li kiseton, malpezan kiel papilio. Kaj kiam li kaptis ŝian manon kaj metis ĝin sur la plej viran korperon, ŝi premetis ĝin kelkfoje, kvazaŭ por diri al ĝi: – Ne timu, besteto, mi certe amos vin.
Domaĝe, ke tiunokte Helena decidis sin venĝi.
La nokto estis tre bela, kun luma plenluno. Ĉu vi ŝatas la kamparon, li demandis. Ŝi diris jes. Mi konas aparte agrablan lokon ĉe lageto, en arbaro, li anoncis. Kun ĉi tiu brila luno certe estos tre romantike, ŝi komentis.
Tiu arbarnokta etoso inspiris ŝin, kaj, kiel li antaŭvidis, ŝi montriĝis pasia ekde la komenco.
Ankaŭ li.
Kial do li ne povis ne sufoki ŝin?
Ĝoja rigardis la fotojn. Kio plej impresis ŝin, tio estis la tre natura sinteno de Ĝim Juga.
– Se mi nur klarigus vorte, vi ne kredus min, – li diris, – kaj se mi elmontrus, mi malpurigus vian kabineton, kio embarasus vin, kaj min. Prispermi oficialan institucion verŝajne estas puninda faro, ĉu ne?
Ŝi ridetis.
– Mi staris, nuda, ĉe tiu arabo, kaj dum mia afero revenis al normalaj proporcioj, mi kontemplis la rezulton de ties fuŝfaro kaj pensis: estus saĝe peti la opinion de s-ino Karal. Tiu arabo estis tiel freneza pri mi, ke mi provis peti lin fotigi la ĉambron. Kion mi riskis? Nur ke li diru: ne.
– Vi pravas dirante, ke mi ne kredus vin, se vi simple rakontus, – Ĝoja respondis. – Eĉ nun, mi malfacile kredas, kvankam mi jam unufoje spertis elmontron vian pri io nekredebla. – Parolante, ŝi paŝis al librobreto kaj prenis libron, kiun ŝi komencis foliumi. – Jen, – ŝi diris. – Homa ejakulo elĵetas meznombre inter 2 kaj 5 kubaj centimetroj. Laŭ ĉi tiuj fotoj, via elpumpas el vi centoblon aŭ miloblon, aŭ eĉ pli.
– Jes. Tiun parton de mia problemo mi ne kuraĝis mencii al vi la unuan fojon. Sed kion vi opinias pri la propono de tiu arabo?
– Nenion. La decido estas via. Ĉu vi ne sentus, ke vi prostituas vin?
– Jes, iomete, jes, kompreneble, jes ja, – li diris ĝemspire. – Se la salajro ne estus tiel alta, mi eĉ ne konsiderus tion dum minuto. Sed mi povos ŝpari preskaŭ ĉion, ĉar mi estos senpage provizata per loĝo kaj nutro, kaj mi apenaŭ havos okazojn elspezi. Tio signifas, ke post unu jaro, mi havos kapitalon de 144 000 dolarojn, post du jaroj 288 000. Ĉu tio ne estas unika okazo? Mi poste povus reveni ĉi tien, konstruigi al mi domon aŭ investi mian monon en ion profitdonan. Mi neniam vivis eĉ burĝe, vi sciu. Por mi tio estas fabelaĵo.
– Tamen, ĉu vendi sian korpon por mono …
– Vi ne komprenas, ke mi estas malavantaĝulo, handikapito. Mi ne povas ĝui normalan seksan vivon. Mi estas monstro, fakte. Eĉ vi retropaŝis, kiam vi vidis. Antaŭ nelonge mi vizitis ĉiesulinon, kiu estis plena je kompreno kaj kompato, sed kiu tamen tuj rifuzis, ke mi eniĝu en ŝin. Finfine, ekde kiam mi adoleskis, mi renkontis nur unu personon, kiu vere elmontris sinceran amon al mia ilo kaj al mia inundo sema. Ĉu vi aŭdis? Nur unu personon: tiun araban diplomaton.
– Sed li ne povas solvi vian problemon!