Brita grimpis sur la benkon, por atingi sian valizeton. Super la supra rando de «Le Soir» mi konstatis, ke ŝi surhavas ruĝan kalsoneton. Tio pruvas, ke la influo de la priparolita akademiano ne estas tiel grava, kiel li pensas. Krome la ruĝa pugujo memorigis al mi la ŝercon pri Montekarlo. Ĉu vi ne konas ĝin? Ve, hodiaŭ mi ne povas rakonti ĝin al vi, ĉar ĝi tute ne koncernas mian fervojan epizodon. Cetere mia eldonisto dirus al mi: «Verku koncize. Papero kaj presado estas tro multekostaj, ke oni malŝparu ilin por bagateloj. La publiko atendas de vi pripensindajn rememorojn de serioza esperantisto». Mi rajtus ja respondi al mia kara eldonisto, ke mi ricevas nur kvar stelojn por unu paĝo kaj ke tio ne sufiĉas por nutri mian maljunan patrinon. Li do permesu al mi rapide rakonti la montekarlan spritaĵon: En vagono, maljuna, tre maljuna sinjoro veturas al Monte-Karlo, por ludi en la mondfama kazino. Kontraŭ li sidas eleganta virino, kiu tiel malavare krucas la krurojn, ke li ekvidas super la nigraj nilonaj ŝtrumpoj ŝian ruĝan kalsoneton. Kvazaŭ en sonĝo li murmuras: «Rouge et noir». La facila vojaĝantino invite flustras: «Faites vos jeux». Levante la ŝultrojn, la maljuna, tre maljuna sinjoro respondas per vea voĉo: «Rien ne va plus».
[13]Pardonu, sinjoro eldonisto. Mi dankas vin en la nomo de mia maljuna patrino, kaj mi tuj revenos al mia kupeo. Do, dum Brita traserĉis sian valizon, mi ekstaris kaj, fitrompe kaŝante mian esperantistecon, proponis al ŝi en la laŭdira lingvo de internaciaj vojaĝantoj: «May I help you?»
[14]Ŝi turnis sin al Renata kaj demandis:
- Kion volas de mi tiu entrudulo?
- Verŝajne iom fuŝpalpi vin.
Mi ne povis min deteni de protesto:
- Ne kredu, ke ...
Renata malfermegis la okulojn. Brita falis de la benko, feliĉe en miajn brakojn. Kaj ambaŭ ekkriis ĥore:
- Ho! Vi parolas Esperanton!
Hipokrite mi firme tenis plu Britan, kvazaŭ ŝi ne kapablus stari sola. Mia maldekstra polmo volbiĝis sur ŝia verda stelo, dum miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn. Mi murmuris per naiva voĉo:
- Jes, fraŭlinoj, mi estas esperantisto. Mi nur ne volis ĝeni vian konversacion.
Malvolonte Brita disiĝis de mi kaj residiĝis.
- Tiu aventuro estus amuza, se mi ne estus perdinta mian bileton.
- Ne gravas, Brita. Ĉu mi rajtas nomi vin Brita? Kiam la kontrolisto revenos, mi pagos novan bileton. Kaj mi ĝojus povi inviti vin al vespermanĝo en Kolonjo. Tie mi konas malgrandan hotelon. Post la vespermanĝo eble ni povus kune ...