Studado:
Mi studis diversajn aĵojn en diversaj francaj lernejoj kaj universitatoj. Mia plej ŝatata diplomo: «Atesto pri lernado» (10.10.1945) garantianta, ke mi «posedas elementan konon de la internacia lingvo Esperanto», lernita kiel malpermesita judaĵo en 1941.Interludo:
Koĥa bacilo malhelpis min fariĝi fama profesoro pri kio ajn. Tiun fibacilon kunvenkis post tri jaroj mia fidela aliancano la optimisma bacilo.Pandona (kaj panedona) okupo:
De 1950 estro de la Franca Librejo en Berlino.Esperanta verkaro:
Artikoletoj, Kruko kaj Baniko en Bervalo kaj multaj aliaj titoloj verkotaj kiam mi havos tempon.Adreso
(por puritanoj dezirantaj insulti min): Kurfürstendamm 211, D-1 Berlin 15.Morto:
la 2an sabaton de septembro... (Pliaj detaloj en la lastaj paĝoj de la libro).
Louis Beaucaire
STAFETO BELETRAJ KAJEROJ
EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO
ISBN 84-400-7637-1
Deposito Legal TF 548-1974
Editor N° 431 - Imprenta Gutenberg - La Laguna
J. REGULO ELDONISTO
MCMLXXIV
Kovrilo de Jan Schaap Jr.
EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO
estas la 81a volumo sub la marko « STAFETO »Eldonnombro: 1500 ekz.
Presofino: Majo 1974