Antaŭ la aperturo de la ripozkaverno, el kiu eliĝis agrabla odoro de malvarmeta vinkelo, la Majstro frotpurigis sian nazumon per basko de sia blanka ĉemizo ornamita de brila verda stelo. Sankta Rabelezo laŭte salutis lin:
- Bonan eternon, Lazaro Ludoviko.
- Bonan eternon, Francisko. Nu, ĉu vi eltrovis amuzajn anekdotojn por mia nova krestomatio?
- Mi ne havis multe da tempo, sed mi prezentas al vi junan samideanon, kiu ĵus enparadiziĝis.
- Bonvenon al vi, amiko. Nun mi devas iri al urĝa rendevuo kun Edĉjo Privat, sed ni verŝajne iam povos pli longe babili pri la nuna stato de la surtera movado.
- Kara Majstro, se vi permesas, mi havas nur unu lingvan demandon, kiun nur vi povas solvi. Ĉu oni diru: «Beaufront estis punita je purgatorio» aŭ «estis punata?»
- Kompreneble Beaufront estis juste punita je purgatorio.
Kaj Zamenhof murmuris duonvoĉe kun maliceta mieno:
- Mi eĉ scias de sankta Petro, ke la atistoj estis ĉiam regule punataj je kvar horoj da purgatorio.
Dum la Majstro klarigis al sankta Rabelezo, kio estas la atista herezo, mi ŝtelpaŝe foriĝis, ekvidante la anĝelinon Gabriela, kiu vagis en apuda vinberejo kaj invite palpebrumis al mi. Ŝi kaptis mian manon kaj tiris min malantaŭ gigantajn rebobranĉojn, sub kiuj ni sterniĝis.
- Mi finis mian deĵoron en la vestotenejo. Nun mi povos montri al vi la paradizon.
Ŝi prenis min en siajn brakojn, sed bedaŭrinde miaj okuloj subite fermiĝis, kaj mi ekdormis kontraŭvole, antaŭ ol mi povis scii la nudan veron pri la sekso de la anĝeloj. Mian dormon cetere ĝenis dika grapolo da vinberoj, kiun la zefiro balancetis ĝuste super mia vizaĝo. Sensukcese mi provis forigi ĝin per la mano, kaj tio laŭte ridigis ia anĝelinon Gabriela.
Malfermante la okulojn, mi retrovis min en la lito de Karolina. Apogite sur unu kubuto, ŝi petole svingis sian dekstran mamon, por tikli mian nazon per ĝia roza cico. Ŝi moke demandis:
- Nu, sinjoro amoranto, ĉu du fojoj sufiĉas al vi? Vi ja ne intencas dormi ĉi tie ĝis la reveno de mia edzo.
Mi enbrakigis ŝin, kverante:
- Certe ne, anĝelino mia. Ni reiru kune ĝis la sepa ĉielo.
Kaj, dum la sonoriloj de la apuda preĝejo Sankta Rabelezo anĝelusis tra la malfermita fenestro de la dormoĉambro, ni arde fordonis nin al la ekzercoj, kiuj certigas al la teranoj elektindan lokon en la paradizo.
Kara eldonisto! Laŭ via deziro, jen mia biografieto.