LOUIS BEAUCAIRE
EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO
MALDECETA EPIZODARO
Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon,
ĉar la vivo ne estas longa
Ekzercaro, § 20)
Unua epizodo:
KIEL MI IAM ESTIS FERVORA «ESPERANTISTO»,
TUTE NE PAROLANTE ESPERANTON
Oni ne forgesas facile sian unuan amon
Ekzercaro, § 18)
Antaŭ la lasta mondmilito, kiam mi estis 16-jara, mi enamiĝis al bela najbarino. Malfacila afero: mi ne havis grandan sperton pri virinoj, kaj plie ŝi estis la edzino de mia fizikinstruisto Ramseso. Ramseso estis kompreneble nur kromnomo, kiun miaj kunlernantoj en la gimnazio donis al li pro simileco al egipta mumio ilustranta nian libron de historio.
La edzino de Ramseso, multe pli juna ol mi, havis nenion komunan kun mumio. Male. Kiam mi renkontis ŝin sur la ŝtuparo aŭ en la strato, la malavareco de ŝiaj profundaj dekoltaĵoj, la galbo de ŝiaj suroj, la invita luliĝo de ŝiaj koksoj igis mian koron sensaliviĝi kaj mian buŝon bati freneze, aŭ pli ĝuste dirite... Sed, kiel vi vidas, ankoraŭ nun mi konfuziĝas, kiam mi pensas pri Lea. Ŝi nomiĝis Lea. Ha! La blondaj haroj de Lea, ŝiaj okuloj, ŝia parfumo!
Ni salutis nin ĝentile, kiel normalaj najbaroj, sed ŝia «Bonan tagon, sinjoro» eĥiĝis longajn horojn en mia kapo kvazaŭ ĉiela muziko. Kaj, revante pri ŝia rideto, pri ŝia frandema rigardo, pri ŝia melodia voĉo, mi prikantis la diinon Lea en flamaj odoj, kiujn mi poste kaŝis inter la pagojn de mia latina vortaro.
Iam, post kiam mi restis kelkajn tagojn dome pro gripeto, mia patrino sendis min aĉeti diversajn aĵojn, asertante, ke iom da paŝado en freŝa aero estos bonefika por mia resaniĝo. Revenante, mi trafis la belan edzinon de Ramseso antaŭ nia domo, kaj mi supreniris la ŝtuparon malantaŭ ŝi kun la okuloj fiksitaj sur la kudrolinio de ŝiaj silkaj ŝtrumpoj. Sub la malpeza printempa robo nete konturiĝis ŝia plena kalsoneto. Mi do estis amasiganta per mia rigardo tutan provizon da feliĉo por miaj postaj revoj, kiam la belaj kruroj subite haltis antaŭ ŝia pordo. Mi jam preteriris al nia supra etaĝo, sed ŝi turnis sian anĝelan vizaĝon al mi kaj demandis:
- Sinjoro, ĉu vi eble havas kelkajn minutojn, por helpi min? Mi ne sukcesas pendigi sola novan kurtenon.
Mi balbutis kun premiĝinta gorĝo:
- Jes, sinjorino. Certe mi povas helpi vin.