Mi sekvis ŝin en ŝian loĝejon, kie ŝvebis ŝia ebriiga parfumo. Kelkaj libroj sur bretoj en la koridoro memorigis min pri Ramseso, kiu nun instruas miajn samklasanojn. Sed mi tuj forviŝis el mia penso la fizikajn konojn necesajn al estonta abituriento, por dediĉi min al la vido de la pli agrablaj fizikaj ĉarmoj de la bela Ramses-edzino. Ŝtupareto staris antaŭ fenestro, kaj mi proponis per obtuza voĉo grimpi sur ĝin, por alkroĉi la kurtenon.
- Ne, juna amiko, mi grimpos, dum vi firme tenos la ŝtupareton.
Ŝi prenis la kurtenon, kaj, dum ŝi klopodis fiksi ĝin supre de la fenestro, mi subite havis antaŭ la okuloj pecon da paradizo. Pro la levo de la brakoj ŝia mallonga robo tiriĝis ĝis super la rando de la silkaj ŝtrumpoj, kaj, kiam ŝi etendis kruron, por provi ekvilibre atingi la alian flankon de la fenestro, mi sentis kapturnon, vidante inter la pufaj femuroj la travideblan blankan ŝtofeton, kiu nur simbole ludis sian rolon de kaŝilo. Miaj manoj doloris, tiel forte mi premis la ŝtupareton.
- Atentu, nun mi malsupreniros. Bonvolu doni al mi la manon.
Mi verŝajne aspektis tre konfuzita, ĉar ŝi rigardis min per strangaj, iom mokemaj okuloj. Kaj, kiam la ruzulino stumblis sur la lasta ŝtipo, mi komprenis malgraŭ mia sensperteco, ke la mallertaĵo de mia bela najbarino estis des pli lerta, ke mia maldekstra mano estis subite kaptita en la supra parto de ŝia ĵartela regiono, dum ŝiaj lipoj hazarde troviĝis sur mia buŝo.
Kara leganto, ĉarma legantino, pro la titolo de mia rakonto vi ja atendas malpacience, ke mi parolu al vi pri mia esperantistiĝo. Mi do ne priskribos detale ĉion, kio okazis sur la lito de Ramseso. Nur sciu, ke mi unuafoje posedis virinon aŭ, pli ĝuste dirite, ke mi estis perfortita de virino. Pri tiu traktado mi cetere ne plendis. Mi konjektas, ke mia sensperteco komence ne kontentigis plene mian delogintinon, sed evidente ŝin ravis mia juna fortikeco, mia senbrida impetemo, mia nesatigebla scivoleco, mia ĉiama preteco. Ŝi certe miris pri la mirakla efikeco de siaj fingraj kaj buŝaj karesoj, ĉar ŝi ĉiufoje ekkriis: «Ha! Neebla, tio estas neebla».
Ve! Ni devis disiĝi, kaj post lasta kiso ni promesis kiel eble plej frue revidi nin. Mia panjo riproĉis al mi, ke mi restis tro longe ekstere, sed tre plaĉis al ŝi, ke la freŝa aero tiel bele ruĝigis miajn vangojn...