Lea kaj mi povis des pli intense perfektigi nian lernadon, ke dum la paska ferio ŝia edzo forveturis, por ĉeesti tritagan kongreson de fizikinstruistoj en la franca ĉefurbo. Mi rakontis al miaj gepatroj, ke mia skolta grupo tendumos en la arbaro dum tri tagoj. Ili ne povis imagi, ke mi tendumos unu etaĝon malsupre, en la lito de Ramseso.
Ha! Tiuj tri tagoj! Ha! Tiuj du noktoj! Lea ŝtopis mian stomakon per ĉevalaj stekoj kaj ruĝa vino, por redoni al mi la fortojn, kiujn ŝi deprenis de mi alimaniere. Dum ŝi kuiris, mi devis lerni parkere du aŭ tri
Post la tria tago mi prenis mian tornistron de malantaŭ la noktotablo, kaj mi reiris domen, t. e. mi supreniris unu etaĝon. Vidante min, mia panjo ekkriis, ke mi aspektas elĉerpita, ke mi havas nigrajn randojn sub la okuloj, ke mi certe malbone manĝis kaj dormis en mia tendo, ke la skoltestroj ja estas frenezuloj, kiuj postulas tro de la junuloj, ke la angla esperantistino jam vizitis min kaj revenos morgaŭ, por ke mi montru al ŝi ĉion montrindan.
- Kial vi ne kontentiĝas per Esperanto, anstataŭ vagadi tra la arbaro kiel duonsovaĝulo?
La sekvantan tagon mi vagis tra la apudurba arbaro kun mia nova amikino, samideanino Daisy. Ŝi estis beleta, rufa, verdokula knabino, kies apenaŭ perceptebla angla akcento ravis min. Mi estis jam montrinta al ŝi la gotikan katedralon, la urbodomon, parton de la muzeo, la glaciaĵejon Alasko, kaj nun ambaŭ ni sidis sur musko, en ebriiga odoro de konvalo. Tenante ŝian maneton, mi paradis per miaj freŝaj konoj de la internacia lingvo, sed min incitis ŝia moka maniero korekti miajn kelkajn eraretojn, poste petole ridetante kaj rigardante min per friponetaj okuloj. Mi kompreneble provis ne ŝoki tiel senpekan junulinon, mi atentis la ĉastan karakteron de miaj esprimoj, sed, kiam ŝi diris al mi: «Ne parolu pri la angla lango, sed pri la angla lingvo», samtempe malicete elŝovante al mi sian rozan langon, mi kun iom da spitemo demandis ŝin: