- Mia kara Daisy, ĉu en via puritana kurso oni instruis vin pri la
La kristalaj perloj de ŝia rido subite silentigis merlon super niaj kapoj. Daisy alproksimigis siajn lipojn al mia orelo kaj flustris:
- Soneto 36: «Oni ĝin faras, sed ne priparolas». Ĉu mi recitu plu?
Mi ne povis respondi, ĉar, renversante sin sur la muskon, ŝi premgvidis mian vizaĝon al parto de sia korpo, kie ŝi povis facile teni mian kapon en la varma tenajlo de siaj femuroj. En fulmodaŭro mi nur ekvidis sub mia nazo verdan pugujeton. Verda estas la koloro de espero, de Esperanto... kaj ankaŭ de
Dua epizodo:
KIEL MI NASKIGIS ESPERANTISTOJN
La patro estas bona
Ekzercaro, § 8)
Kiam iu satiristo iam titolis la prezidanton de nia movado «la papo de Esperanto», multaj samideanoj kredis, ke en tiu kromnomo kuŝas ia aludo pri lia ordonema karaktero, pri lia rifuzo de ĉia diskuto, pri lia katedra tono. Tute ne. Ne pro tio, sed pro alia kialo oni komparis lin kun la vatikanestro Paŭlo la VIa. Tiu mia reĝustigo de la vero helpu la venontajn historiistojn de Esperanto, se ili almenaŭ penos legi mian modestan kontribuaĵon.
La tuta afero komenciĝis en 1947. Tiam, en nia studenta grupo, mi cerbumis kun kelkaj kamaradoj, kiel ni povus doni al la movado decidigan puŝon antaŭen. Propagandaj paroladoj aŭ disdonado de prospektoj surstrate alportis al ni ĝis nun nur kruelan disreviĝon. Iun vesperon ni ricevis subitan iluminiĝon, legante artikolon pri «denaskaj esperantistoj». La struktura analizo de la vorto «denaska» logike kondukis nin al la nerefutebla konkludo, ke «denaskajn esperantistojn» oni devas «naskigi». Kaj, por naskigi esperantiston, estas necese kaj sufiĉe fekundigi esperantistinon. Kial neniu eltrovis tion pli frue?
Dum longaj vesperoj ni ellaboris kvinjaran planon kaj preparis nin al nia tasko de «naskigistoj». Efektive ni ne rajtis kontentiĝi per nura instigo de jam ekzistantaj esperantistaj patroj al senĉesa multigado de sia idaro. Ni devis ankaŭ oferi niajn proprajn personojn al tiu nobla celo, dediĉante nin precipe al la gravedigo de la senedzaj samideaninoj. Se iu ankoraŭ bezonus pruvon pri la seriozeco de nia entrepreno, tiu sciu ekzemple, ke ni eliminis el nia rondo pederastiulon, tial ke li ne estus plenuminta sian funkcion de «naskigisto» kun la necesa entuziasmo. Kiel plian ekzemplon mi citos eltiraĵon el la ĵuro, per kiu ni solene ligis nin al nia titana laboro: