- Mi ĵuras ne malŝpari miajn fortojn kun neesperantistino, sed rezervi ilin plene por la pligrandigo de la movado (Art. 3).
- Mi ĵuras, ke mi tute fordonos min al la lotumita samideanino, ne plendante pri ŝia aĝo aŭ eventuala malbeleco, sed atentante nur ŝian fekundeblecon (Art. 7).
Ho! Nia tasko ne estis facila, kaj ni bezonis nian tutan junan fervoron, por efektivigi nian planon. Unue ni atakis niajn du bervalajn klubojn. Ĉiu «naskigisto» rajtis decidi propravole la metodon, la taktikon, la oftecon de siaj alproksimiĝoj al la verdulino elektita de la sorto. La ĉefa afero estis, ke li promesigu al ŝi dum la geiĝo paroli nur la internacian lingvon kun la venonta ido. Tiel ni povis fabriki ne nur «denaskajn», sed eĉ «dekoncipajn» esperantistojn.
Komence mi estis bonŝanca, ĉar la loto atribuis al mi junan virinon, kies grandaĝa edzo jam ne povis atingi rezultaton konforman al nia regularo. Ŝi ne longe rezistis al mia amindumado kaj poste mem aktive kunlaboris por la progreso de la movado. Kaj post kelkaj monatoj ŝia edzo povis ĝoje miri, ke liaj malfortaj baraktetoj tiel bele rondigis ŝian ventron.
Tamen mia amiko Peĉjo estis la plej rapida el ni ĉiuj, ĉar ĝuste naŭ monatojn post la komenco de nia naskiga kampanjo lia provizora kunulino akuŝis belan bebon.
Kiam ni eksciis la novaĵon en nia studenta grupo, ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj kantis la himnon kun larmoj en la okuloj. Ni des pli alte taksis la meriton de Peĉjo, ke la patrino estis fraŭlino Berta, la 65-jara sekretariino de la biblia studrondo. Ŝi lasis sin delogi nur post kiam nia kolego citis al ŝi la ekzemplon de Sara, kiu donis filon al Abraham en sia 90a jaro.
Post kelkaj monatoj ni entreprenis misiajn ekspediciojn al aliaj urboj. Tie ni mem prisemis novajn terenojn kaj ankaŭ varbis disĉiplojn, kiuj helpis nin disvastigi nian revolucian metodon. La plej favora medio por nia apostolado estis kompreneble la kongresoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ampleksa estis la agadkampo dum la kongresoj, sed la limigita daŭro de tiaj kunvenoj ne ebligis al ni organizi sisteman distribuon de la amortasko. La «naskigistoj» do lasis sin gvidi de sia iniciatemo, kaj la estontaj generacioj devos agnoski nian senliman sindonemon, kiu igis nin rezigni la plej interesajn partojn de la kongresa programo, por kuri de japana instruistino al la edzino de akademiano kaj de osta vegetaranino al novzelanda bahaistino. Kaj ni deĵoris plu dum la postkongreso.