Iam sidante en la granda salono de la Sentema Mimozo, mi trankvile tintigis per la maldekstra mano du glacierojn en mia glaso da aperitivo, dum mia dekstra mano komforte kuŝis sur la larĝa, gastama postaĵo de mia apudulino Tina. Ambaŭ ni observis sceneton, kiu okazis en la salono inter ĉina maristo kaj la ruĝhara Zora. Uzante miksaĵon el tri piĝinoj kaj mime enŝovante per la fingroj imagan manĝaĵon en sian ŝmacantan buŝon, li provis komprenigi al ŝi, ke li deziras frandi ŝian interfemuraĵon.
Kiel sperta putino Zora kutime akceptis ĉiajn kapricojn de siaj unuhoraj gastoj. Sed ĉifoje ŝi rifuzis kontentigi sian voreman klienton pretekste, ke ŝia intima karno ne eltenus bastonetojn. Ŝi ja legis, ke ĉinoj ĉiam uzas bastonetojn por manĝi... Ekestis disputo: Zora obstine skuis la kapon, ne komprenante la klarigojn ĵargonitajn de la ĉino. Kaj, kiam li prenis ŝian brakon, por treni ŝin en ĉambron, ŝi kriĉis kaj baraktis, frakasante du glasojn. Envenis mia amiko Ernesto. Ne sciante, pri kio temas, li tuj ekkaptis la protestantan
[1] ĉinon je la kolumo kaj, antaŭ ol mi povis interveni, ĵetis lin eksteren. Poste li laŭte deklaris, ke la Sentema Mimozo estas bonmora bordelo kaj ke li ne toleras tumulton en sia establo.Kiam Ernesto sidiĝis apud ni, metante sian mastran manon sur la liberan gluteon de Tina, mi klarigis al li, ke la ĵusa bedaŭrinda incidento estis denove kaŭzita de la lingvaj baroj inter la popoloj. Mi profitis la okazon, por prediki la internacian lingvon:
- Ernesto, pripensu, ke, se Zora kaj la ĉina kliento estus parolintaj Esperanton, nun ŝi estus senpene gajninta iom pli da mono, kaj via gasto, kontentigite, prikantus la agrablaĵojn de la Sentema Mimozo ĝis la fundo de Azio.
Silente Ernesto ŝovis sian ĉapelon malantaŭen, jese balancante la kapon, kaj, kiam mi priskribis al li la doloron de la juna Zamenhof pro la malpaco reganta en Bialistoko inter malsamlingvaj komunumoj, mia tono iĝis tiel konvinka, tiel arda, ke la malmolkora Ernesto ne povis malhelpi larmon brili ĉe la rando de lia maldekstra okulo. La venko estis proksima.
- Ernesto, organizu Esperanto-kurson en la Sentema Mimozo.
Por montri sian konsenton, la bordelestro mendis botelon da ĉampano kaj deklaris, ke tiun vesperon mi rajtos ĝui la ĉarmojn de Tina senkoste.