Du tagojn poste mi komencis instrui la pensionaninojn de la Sentema Mimozo. Mi bedaŭras, ke la vesperaj gastoj ne povis vidi la grandan salonon transformitan ĉiumatene en klasĉambron por la deviga kurso. Ankaŭ Ernesto diligente lernis la dekses regulojn de la Fundamento. Li ne preterlasis unu lecionon, kaj baldaŭ li povis alkroĉi apud sia pordo belan kupran ŝildon: «Esperanto parolata».
La novaĵo diskuris tra la esperantistaj grupoj de la bervala regiono, kaj ĉiuj viraj samideanoj volis ekkoni la unuan bordelon en la mondo, kie prostituitinoj oficiale pepas en la internacia lingvo. Multaj neesperantistoj, ne komprenante la signifon de la ŝildo, opiniis, ke temas pri nova diboĉa specialaĵo de la Sentema Mimozo, kaj eniris, por provi ĝin. Tina, Zora, Meta, Kalina kaj ties kunulinoj fervore klerigis tiujn gastojn, kaj preskaŭ ĉiuj poste decidis lerni Esperanton.
La entrepreno de Ernesto tiel ekprosperis, ke li parolis pri tiu sukceso dum kongreso de bordelestroj en Hamburgo. Pluraj kolegoj el Hongkongo, San-Francisko, Marsejlo, Rio-de-Ĵanejro kaj aliaj havenurboj tuj enkondukis tiun mirindan helpilon en siajn voluptovendejojn. Du aŭ tri skribis al Ernesto, por peti konsilojn de li.
Tiam mi antaŭvidis la neceson interligi la verdajn malĉastejojn, kaj kun Ernesto mi ellaboris la statutojn de nova societo, la Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj, mallonge UEA. Nian entreprenon rapide kronis granda sukceso, pruvo, ke ni plenumis urĝan bezonon de la homaro. Ĝis nun la kompatindaj vojaĝantoj, maristoj, komercistoj, misiistoj, kongresanoj, aviadistoj, ĵurnalistoj, kiuj migras tra la mondo, devis kontentiĝi per hazardaj renkontoj, fordoni sin al malnoblaj ĉiesulinoj, kiuj senhonte ekspluatis ilin, blinde fidi fremdajn konsilojn aŭ stultajn kutimojn kaj tial ofte trafi fiaskon, kiel la ĉino en la komenco de mia rakonto.
Poste la translima amorvivo estis pleje faciligata dank' al UEA. En niaj jarlibroj estis troveblaj la adresoj de 123 esperantistaj amordomoj en 17 diversaj landoj. Ĉe ĉiu adreso estis menciitaj la prezoj kaj la specialaĵoj (la t. n. fikfakoj) de la deĵorantinoj. Niaj domoj estis malfermitaj al ĉiuj, sed la UEA-membrokarto rajtigis postuli 30%an rabaton. Por akiri tiun privilegion, ĉiam pli da viroj aliĝis al UEA.