Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Mi dediĉis mian atenton al la studado de la ĉefartikolo. Pro la tuja komprenebleco («instantanoze kompreivacion») de la lingvo mi eksciis kun mirkonsterno, ke la redaktoro predikas al la samideanaro forlasi sian tro striktan interpreton de la Fundamento kaj alpreni ĉiujn uzeblajn ecojn de Adjuvanto, Neo, Veltparl, Ido, Solresol, Volapük, ktp, por formi «harmonioze lingwo». Tiel revenus al ni la perditaj ŝafoj, kaj nia granda internacilingva familio povus konduki nian aferon al la fina venko.

Tion skribis la ĉefredaktoro Emilo Pangloso! Pangloso, la nefleksebla puristo! Pangloso, kiu malcedeme kontraŭbatalis ĉiun neologismon! Pangloso, al kiu oni tiel ofte riproĉis lian rigidan tradiciismon! Li konsideris Esperanton kiel sian propraĵon kaj defendis ĝin kiel tigrino eĉ kontraŭ la plej eminenta; decidoj de la Akademio.

Emilo Pangloso ĉeestis kunvenon de nia klubo antaŭ kvar semajnoj, kaj li ne faris la plej etan aludon pri tiu lingva revolucio. Pro la malfrua horo mi ne povis telefoni al aliaj samideanoj, kaj mi enlitiĝis kun amareco en la buŝo kaj en la koro. Mia dormo estis perturbita de teruraj sonĝoj: Pangloso kaj Beaufront sarabandis kiel diabloj ĉirkaŭ ŝtiparo, sur kies flamoj mi tordiĝis. Ili blekaĉis al mi: «Vu e frenezoze - Vu e idiotoze - Merdoze fekator...»

La sekvantan matenon mi decidis tuj klarigi la aferon. Mi telefonis al mia oficejestro, ke mi suferas gravan konstipon. Kaj, foroferante miajn ministeriajn krucvortenigmojn, mi ekgalopis al la redaktejo de la «Revuo Esperanto». Mi trafis la sekretariinon ĉe diligenta manikurado. Vidante min impeti al la oficejo de Emilo Pangloso, ŝi kriis, ke la ĉefredaktora moŝto malpermesis, ke oni iel ajn ĝenu lin. Li ĝuste nun estas klinita super grava problemo.

Mi kolere repuŝis la cerberinon kaj konsilis al ŝi zorgi pri siaj ungoj kaj ne pri miaj aferoj. Mi frapis al la pordo kaj tuj eniris en la plejsanktejon de la «Revuo Esperanto». Pangloso efektive kliniĝis, ĉar mi unue nur vidis la glatan, brilan kupolon de lia intelektula kranio. Li abrupte rektiĝis, kaj mi malkovris, ke la «grava problemo» kuŝanta sur la skribotablo posedas du belegajn virinajn femurojn nudigitajn ĝis la umbiliko. La «grava problemo», eligante timkrieton[2], saltis sur la plankon, malkuspis sian jupon, frapete reordigis siajn nigrajn buklojn kaj eliris el la oficejo kun mieno de ofendita reĝino. Pangloso vokis: «Alina, Alina!», sed ŝi, ne atentante lin, klakfermis la pordon. Tiam li turnis sin al mi kaj siblis:

Перейти на страницу:

Похожие книги