Maljuna Akademia pedelo, kiun Zamenhof hop-hopigis sur siaj genuoj dum la Bulonja Kongreso, rememorigis al mi la etaĝon kaj la koridoron, en kiu situas la estra oficejo.
- Turnu vin al lia sekretariino.
La sekretariino eble necesejumis, ĉar la antaŭĉambro estis malplena. La pordo al la estrejo estis nur duonfermita, kaj tra la duonmalfermiteco virina ridkluko
[3] tiklis mian orelon kaj mian scivolecon. Mia okulo alŝteliĝis, kaj post dusekunda blindumo mi vidis jenon: Alina, jes, Alina, la diino de la Gramatiko, sidis sur la skribotablo de s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kies skarlata vizaĝo evidentigis tujan apopleksion. Ŝi petole taŭzis lian barbon kaj malkombis liajn sep harojn.- Nu, dikoze akademikator, ko vu dir a vostre amoroze Alina?
- Ha! Alina, mia pupeto, mia muzo, mia amatino, vi estas bela...
- Beloze!
- Jes, beloze. Vu e beloze.
Ĉu vi aŭdis? «Vu e beloze» el la buŝo de la superega gardanto de la Fundamento! Sub la sankta tegmento de la templo konsekrita al la Dekses Reguloj!
Konfuzegite, mi ne volis aŭdi pliajn sakrilegiajn balbutaĵojn de la kompatinda s-ro prof-ro d-ro Lavojo, kaj mi forkuris el la Akademio antaŭ la mirantaj okuloj de la barba bulonja bebo.
Sur la kontraŭa trotuaro la drinkejo «Al la fratoj» gastame akceptis min. Mi englutis tri glasetojn da mirabelbrando kaj baldaŭ sentis miajn ideojn reordiĝi. Kvazaŭ prusa stabestro, mi preparis kontraŭatakon. Unue mi neŭtraligu niajn ekcedantajn aŭtoritatojn. Tial mi telefonis al mia amiko Ernesto, la bordelestro de la Haven-strato, ke li tuj taĉmentu siajn plej taŭgajn spertulinojn al Pangloso kaj Lavojo. Kiam la bezonoj de la maljunaj glandoj estos satigitaj, la kadukuloj ne pensos plu pri Alina.
Pri Alina mi estis cerbumanta ĉe sepa glaso da mirabelbrando, kiam mi vidis ŝin tra la vitro eltroti el la Akademio. Mi rapide pagis kaj eksekvis ŝin. Ni ne paŝis longe unu post la alia, ĉar ŝi baldaŭ malaperis en domon, apud kies pordo pompis aroganta ŝildo en franca kaj angla lingvoj: «Eŭropa Centro de Dulingvismo».