Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

- Karulo mia, mi ne povas kompreni, kiel ili envulte trudis al mi tiel fian manovron kontraŭ la internacia lingvo. Nun mi batalos por la bona kaŭzo.

Dek tagojn poste, en mia ministeria oficejo, mi sciis, ke mia venko estas definitiva, kiam mi legis en «Heroldo de Bervalo» jenan gravan novaĵon: «La Eŭropa Centro de Dulingvismo rekomendas al ĉiuj registaroj la alprenon de Esperanto».

Kun malpeziga elspiro mi transiris al la paĝo 7, kie atendis min la unua krucvortenigmo de la tago, kaj mi murmuris, suĉante mian krajonon:

- Alina, bravoze Alina.



Kvina epizodo:

KIEL MI ORGANIZIS SEKSATENCON

POR LA PROPAGANDO DE ESPERANTO


Mia onklino estas bona virino

{Fundamento de Esperanto,

Ekzercaro, § 33)


Dum la Kongreso en Vieno la tiea ŝtatestro alparolis la ĉeestantojn en Esperanto. Neniu nacia gazetara agentejo menciis tiun gravegan, distrumpetindan sciigon. Aĉa, misa, fuŝa propagando! Jes ja, mi scias, «kritiki estas facile, fari malfacile». Ni bezonus kelkajn milionojn da steloj, por aperigi anoncojn en la gazetoj. Bedaŭrinde milionojn ni ne posedas. Kion fari, por ke ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

La redakcioj ĝenerale kalkulas kun la gusto, pli ofte kun la malnoblaj instinktoj de la legantaro al sango kaj sekso. Ankaŭ la «Lumturo de Bervalo» aŭ la «Bervalaj Vesperaj Novaĵoj» konstante frapas la okulojn kaj la cerbojn per grandliteraj titoloj:


- VIDVO STRANGOLIS BOPATRINON PER TIES KORSETLAĈOJ


- EKSKLUZIVAJ RIVELOJ PRI LA «NOKTOFESTOJ» DE LA BARONINO


- ŜI TRATRANĈIS LA GORGON DE LA MALFIDELULO

(«Sur nia foto vi vidas grandan sangomakulon meze de la lito de la murdinta sakristianino»)


Ha! La ĉielo volu, ke, ankaŭ al Esperanto la gazetistoj iafoje dediĉu tiom da tipografia lukso! La bezono de sensaciaj artikoloj kompreneble ne rajtigas la samideanojn tro ofte buĉi prezidanton aŭ sekretarion de esperantista grupo, eĉ se kelkaj estas jam kadukaj kaj facile anstataŭigeblaj. Ne, ne, al tio ni ne strebu. «Ne al glavo sangon soifanta...»

Remaĉante tiujn grizajn ideojn pri la malfacileco ĝui la favorojn de la gazetaro, mi eltrovis skandaleton danĝeran por neniu, sed taŭgan por allogi ĵurnalistojn. Mi rakontos ĝin al vi. Se vi volos mem provi ĝin en via urbo, mia sperto certe helpos vin plenumi ĝin pli sukcese ol mi.

Перейти на страницу:

Похожие книги