Kiel mi poste eksciis de Joĉjo, la «sablero» pezis 230 funtojn kaj estis la 56-jara onklino de s-ino Flora. Ŝi provizore deĵoris en la librejo anstataŭ la malsaneta nevino. Vidante la diklipan rideton, ombratan de nigraj lipharoj, kaj la afablan strabadon de la grasulino, Joĉjo opiniis, ke mia priskribo de s-ino Flora ne tute kongruas kun la realaĵo. Sed ne estis tempo por senutila cerbumado. Unue la plano. Kaj konforme al la direktivo Joĉjo demandis:
- Sinjorino, ĉu vi povus montri al mi la Fundamenton?
La imponega karna turo malrapide pivotis kaj klinis sin super amason da polvaj broŝuroj. Joĉjo fermis la okulojn antaŭ la amplekso de la atakendaĵo. Sed, murmurante: «Antaŭen! Por Esperanto!», li laŭplane metis la dekstran manon sur la vastan postaĵon kaj liberigis per la maldekstra mano sian atakilon. Jam de multaj jaroj la onklino ne sentis tiel agrabian viran tuŝon. Interrompante la serĉadon al la Fundamento, ŝi turnis sian duoblan, dubeman rigardon al la juna kliento. Jes, evidente ŝin li avidas. Ŝin! Zamenhof diris en sia
La eksmoda tolaĵo kaj la kotonaj ŝtrumpoj pene retenantaj la tremetadon de la femura gelatenaĵo igis Joĉjon pensi, ke eĉ por Esperanto sinofero iafoje estas troa, kaj li ŝtele rigardis al la pordo, indignante, ke la esperantistoj vere ne estas legema popolo. Per unu okulo la onklino observis lian kapon, dum la alia okulo konstatis heziton ankaŭ en la glita parto menciita de la proverbo.
Per kubuto ŝi forbalais de la vendotablo stakon da libroj ĵus liveritaj de UEA,
[7] kaj, ne atentante la averton de Zamenhof, ŝi kaptis la okazon ĉe l' vosto, opiniante ĝuste ties glitecon oportuna. Malgraŭ la baraktoj de Joĉjo, la potenca onklino renversis lin sur la vendotablon, translevis siajn 230 funtojn al lia nivelo kaj zorgis per helpa mano pri sukcesa kluĉo en la labirinto de la subjuparo.Dume, malpacience paŝante kaj repaŝante malantaŭ la Sankta Netuŝebleco, mi atendis virinan krion, por ludi mian rolon de atestanto. Je la 10a kaj kvarono mi decidis interveni, kaj, estinginte mian cigaredon, mi transiris la straton kaj puŝis la pordon de la librejo.