Do unuavide regis perfekta harmonio inter «La estonto estas nia» kaj «Esperanto venkos». Ho ve! Ŝajno trompas. Se la norduloj kaj la suduloj flegis plej amikajn leterajn rilatojn kun esperantistoj loĝantaj en Zululando aŭ Kamĉatko, male ambaŭ grupoj nutris jam de pluraj jardekoj reciprokan malamon. Kapuletoj kaj Montaguoj de Bervalo! Tiu bedaŭrinda antipatio havis ja almenaŭ la avantaĝon ebligi viglan konversacion dum la kunvenoj, antaŭ aŭ post la diapozitivtimado: « - tiuj fiaj reformistoj - ili nur krokodilas - ili forte inklinas maldekstren - ili uzas -
Estas ofte malfacile retrovi la originon de tia pramalamo. Oni klaĉis, ke antaŭ la unua mondmilito iu fraŭlino Ida el Nord-Bervalo estis la amatino de Beaufront, kiu pruntis aŭ, pli precize, luigis ŝin al Couturat kaj al aliaj membroj de la Delegitaro.
[8] Aliaj rememorigis onin pri malĉasta petolulo el Sud-Bervalo, kiu dum la Antverpena Kongreso en 1911 publike pinĉis la postaĵon de la edzino de la vicprezidanto de la Akademio.[9]Kiel Kapuletoj kaj Montaguoj havis siajn Romeon kaj Julietan, tiel niaj norduloj kaj suduloj havis du bervalanojn, kiujn ligis ne amo, sed profunda amikeco: Krukon kaj min. Kruko estis ano de «La estonto estas nia»; mi loĝis en la havenkvartalo kaj apartenis do al «Esperanto venkos». Ĉiufoje, kiam ni renkontis nin, ni bedaŭris la malvastan spiriton de niaj malsamideaj samideanoj, kiu bremsis ĉian propagandon kaj vere ne helpis prezenti Esperanton kiel idealan komprenilon. Tial, por konsoliĝi pri tiel stulta konduto, ni aliris al la plej proksima drinkejo. Tie, sidante antaŭ botelo da boĵoleza vino, ni gape observis kaj laŭte priskribis la ĉarmojn de la preterpasantaj belulinoj.