Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Matene de bela maja dimanĉo, granda popolamaso kunvenis sur la Konkordo-placo, por ĉeesti la inaŭguran ceremonion. La infanoj de apuda lernejo, kun verdaj flagetoj en la manoj, duvoĉe kantis Ho mia kor'. Poste d-ro Devepro, nia maljuna, klera loka ĥronikisto, supreniris sur podion por memorigi nin, ke nia verda necesejo estas konstruita en historia parto de la urbo: ĝuste tie, okaze de kloakfosado, oni malkovris fosiliajn kolbasojn, kiuj, submetite al la karbono 14, estis identigitaj kiel ekskremento de niaj prauloj la Liguroj.

Tiom da erudicio pruvis al la ĉeestantaj esperantistoj, ke ili estas vere ia solaj indaj posteuloj de la Liguroj, kaj la anoj de «La estonto estas nia» ekĵetis pardonemajn rigardojn al la membroj de «Esperanto venkos».

La paroĥestro de la preĝejo Sankta Rabelezo, apud kiu staras la verda necesejo, siavice grimpis sur la podion, laŭdis la ĉiaman vartadon de la Providenco al sia kreitaro, kaj, dezirante pruvi, ke li estas tiel klera, kiel d-ro Devepro, citis eltiraĵon el la Biblio: «Lokon vi devas havi, kien vi elirados por necesaĵoj. Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon» (Readmono, 23, 12).

La kasistino de la suduloj, forgesinte la rompitan ombrelon, alproksimiĝis al la sekretario de la norduloj kaj timeme demandis: «Kion signifas elirintaĵo?» Li afable flustris: «Merdon». Pro tia humila prizorgemo de la Eternulo, la koroj de la esperantistoj komencis fandiĝi, la norduloj kaj la suduloj iom post iom intermiksiĝis, kaj kelkaj, kiuj ĝis tiam neniam alparolis aligrupanon, nun puŝis la kubuton de iamaj malamikoj, por montri permentone la nordan sekretarion, kiu ekkaptis la maneton de la suda kasistino.

La urbestro de Bervalo, ĝisosta racionalisto, fine alparolis la estimatan publikon, por pentri la evoluadon de la homaro, la nehaltigeblan progreson de la civilizacio, la miraklojn de la moderna teĥniko, kies perfekta ekzemplo nun staras antaŭ ĉies okuloj: tiu arĥitektura juvelo enviigus la imperiestron Vespaziano (fiera rigardo al Devepro) kaj ridindigus Moseon kun ties hebrea fekŝpato (moka strabo al la paroĥestro). La bervalaj civitanoj memoru ĉe la venonta balotado, kion la urbestraro denove realigis por ilia bono (aplaŭdo). Tian grandiozan instalaĵon oni ŝuldas al du bervalanoj, al du anoj de tiu alia miraklo de la scienco: Esperanto... (freneza aplaŭdado, deviganta la oratoron reengluti la finon de sia parolado).

Перейти на страницу:

Похожие книги