Читаем El la vivo de bervala sentaugulo полностью

Lumo heligis mian cerbon. Per la barbo de l' Majstro! Kial mi ne pensis pli frue pri tio? Alina estas tute simple agentino de la malamiko. Timante la venkon de Esperanto, la dulingvistoj sendis ŝin al ni kiel vermon en maturan kamemberton. «Kie diablo ne povas, tien virinon li ŝovas». «Virina rideto pli kaptas ol reto». Kaj Alina ne kontentiĝis per nura rideto, por enfaligi niajn eminentulojn en sian reton. Ha! Per la ĝartero de Mata Hari! Mi tuj koncentru ĉiujn miajn fortojn kontraŭ tiu danĝera demoralizantino. Mi pacience sieĝis la fortikaĵon de l' Dulingvismo, malantaŭ kies murego Alina verŝajne raportis al siaj ĉefoj pri sia kampanjo, eble ricevis ordenon pro siaj sukcesoj. Mi paŝis kaj paŝadis, remaĉante mian venĝemon kaj preparante kontraŭ ŝi mian sekretan planon N° 17.[4] Vi eble miros, eksciante, ke tiu plano N° 17 ebligas al mi post fulma flirto forkaperi iun ajn inon en mian liton. Tiu sorto atendis Alinan je ŝia eliro el la Dulingvismejo. Kaj mia atako estis des pli facila, ke ŝin eĉ ne ŝirmis la eta pudendujo forgesita ĉe Pangloso.

Post dudek minutoj, en mia fraŭla loĝejo, dum mi trankvile malplenigis glason da konjako, Alina alproksimiĝis al mia fotelo, opiniante, ke ŝi povos imponi ankaŭ al mi per sia nuda pufa postaĵo.

- Nu, vu e amorozo? Vu...

Mi interrompis ŝin per subita draŝado de la delikata sidvanga haŭto: klak klak! Ŝi malfermegis la okulojn:

- Ko vu far?

- Diru: kion vi faras? Klak klak!

Ŝi plorsingultis:

- Kion vi faras?

- Mi instruas al vi klasikan Esperanton laŭ privilegia vojo.

- Privilegia? Vu e brutaloze…

Klak klak!

- Diru: vi estas brutala.

- Aj aj! Vi estas brutala.

Post la efektivigo de la plano N° 17 mi aplikis la planon N° 4, kiu preskribas pli humanan traktadon de la konkerita virino. Improvizitan verpermanĝon sekvis agrabla nokto, dum kiu mi milde riproĉis al la agentino ŝian detruan laboron, samtempe revenigante ŝin sur la veran vojon de la Fundamento per intensa Ĉe-kurso reviziita kaj kompletigita:

- Kio estas tio?

- Tio estas mia dekstra mamo.

- Ĉu tio estas la vosto de la kato?

- Ne, kata vosto ne estas tiel rigida.

ktp. ktp.

Alina estis diligenta lernantino, Kaj plurfoje en la nokto ŝi onomatopeis sian ĝuon en plej pura Esperanto.[5]

Post la matenmanĝo Alina, agrafante sian mamzonon, promesis al mi baldaŭ reveni al mia privata perfektiga kurso kaj kontraŭstari al la malbona influo de la dulingvistoj. Ŝi balbutis inter du kisoj:

Перейти на страницу:

Похожие книги