- Ko vu faris? Ha! Mizerabloze...
- Silentu, sinjoro Pangloso. Nun diru al mi en sana Esperanto, kion signifas tiu ĉifonaĉo, kiun vi aŭdacas plu nomi «Revuo Esperanto».
Mi minace svingis sub lia nazo la lastan numeron de la «oficialoze organo». Li provis defendi sin:
- Ko vu vol? Proponer a mi denove porkoze artikoli?
Mi kaptis la maljunulon je la ŝultroj, skuis lin kiel kokosujon, faligis lin en lian redaktoran fotelon kaj tiel skoldis lin, ke li ekploris kiel sesjarulo. Mi prenis de sur lia skribotablo kalsonforman, paŝtelbluan araneaĵon forlasitan de Alina kaj ĵetis ĝin al Pangloso.
- Avĉjo, purigu vian nazon, fermu vian pantalon-fendon, ĉesu ĝemi kaj priskribu al mi, ne en via karnavala ĵargono, sed en klasika Esperanto, la moskiton, kiu infektis vin je via frenezeco. Nu, Emilo, ek!
Per mallaŭta, unutona voĉo li komencis sian konfeson. Alina aperis en la redaktejo antaŭ du monatoj.
- Jes, samideano, kiel anĝelo el la ĉielo.
Kaj Emilo Pangloso, la maljuna fraŭlo, kiu ĝis nun interesiĝis nek pri anĝeloj nek pri virinoj, enamiĝis al ŝi kun gimnaziana fervoro.
- Ha! Se vi konus ŝin. Ŝi estas ne nur belega, sed tiel inteligenta! Ŝi sugestis al mi ekzemple kelkajn ŝanĝetojn en la internacia lingvo, kiuj estas veraj geniaĵoj. Zamenhof mem ne pensis pri tiaj mirindaj subtilaj ebloj. Ha! Alina, Alina, diino de la gramatika arto!
- Pangloso, ĉu vi nun furzas sur la Fundamenton? Via Alina ne estas nia Akademio. Kion diros la prezidanto de la Akademio pri via fuŝaĵo? Pri via misuzo de la «Revuo Esperanto?»
- Antaŭ kelkaj tagoj la prezidanto de la Akademio telefonis al mi, ke li samopinias kiel mi pri la ŝanĝetoj...
- Neeble! Mi tuj vizitos lin. Mi esperas, ke intertempe la koleranta verda popolo ne forbruligos vian fetoran perfidulejon.
Mi reŝraŭbis mian ĉapelon sur la kapon kaj, antaŭ ol foriri, rikanis al la deprimegita ĉefredaktora moŝto: «Kretenoze skribaĉator!»
Je apenaŭ unu mejlo de la redaktejo la impona silueto de la Akademio kvietigis min per sia nura trankviliga klasika arĥitekturo. Malantaŭ la sveltaj kolonoj, en la fortikaj brakoj de la favoraj kariatidoj, sub la fiera frontona surskribo UNU POPOLO UNU LINGVO nia Esperanto povas ripozi en paco: okazos nenio al ĝi. Ha! La Akademiestro gaje ridos, kiam mi rakontos al li la bubaĵon de nia kaduka Pangloso. Oni nomumos novan redaktoron, kaj tiu unu numero de la «Revuo Esperanto» restos en nia longa historio kiel ŝerco enscenigita de Raymond Schwartz.